Dua industria revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni uzas la nomon de dua industria revolucio por la transformoj en industrio kiuj okazis inter 1871 kaj 1914 post la relativa stabiligo de socioj post la Industria revolucio kaj antaŭ la Unua mondmilito. Krom novaj teknikoj, la ĉefa karakterizo de la dua industria revolucio estis la plendisvolvo de kapitalismo. En tiu periodo, Britio perdis la industrian kaj teknologian liderecon al Usono kaj Germanio. Oni povas vidi la komencon de tiu periodo en la aneksado de Loreno (industria regiono) fare de Germanio dum la Franca-Prusa milito.

La granda demando de havaĵoj okazigis la kreskon de amasproduktado ĉirkaŭ 1870. Tiu "dua" industria revolucio komencis per ŝtalo kaj rapide inkluzivis la kemian industrion. La ŝtonkarbo estis pli kaj pli anstataŭita per petrolo kaj aperis la elektraj industrioj, kaj, en la 20-a jarcento, la aŭtomobila industrio. La dua industria revolucio estas, do, kaŭzo kaj efiko de amas-socio.

Tiu periodo aperigis la subklason de oficlaboristoj. Frederick Winslow Taylor kreis la sciencan administradon (taylorismon).

En Usono aperis la elektrifikado fare de grandaj industriaj inventistoj, kiel Nikola Tesla, Edisono kaj George Westinghouse. La konstruado de hidroelektra uzino en la Alpoj ebligis la rapida industrialigo de la nordo de Italio, kiu ne havas ŝtonkarbon, ĉirkaŭ 1890. La apero de maŝinoj movitaj per petrolo ankaŭ malpliigis la gravecon de ŝtonkarbo al industriigo.

Ĉirkaŭ 1890, la industrialiigo kreis la unuajn grandajn industriajn entreprenegojn kun tutmonda agado kiel U.S. Steel, General Electric, kaj Bayer AG. Inventoj kaj ĝiaj aplikoj estis tre pli rapide divastigitaj ol en la unua Industria revolucio. La industria vapormaŝino aperis en Britio en la fino de 18-a jarcento, sed nur post 40 jaroj ĝi aperis en kontinenta Eŭropo. En kontrasto, la eksploda motoro aperis preskaŭ samtempe en tuta Eŭropo, kaj rapide iris al Usono, kie Henry Ford kreis tutan novan industrion per ĝi.

Ford kreis en sia kompanio (Ford Motor Company), en 1914 la raciigon de la laboro per la amasa ĉena produktado (fordismo), la precipo de la participado de ĉiu laboristaro de la fabriko en la gajnoj de la entrepreno kaj la grandaj salajroj por krei aĉeteblecon. La Fordismo kaj Unua mondmilito aperigis novan ekonomian etapon kiu daŭris ĝis la Granda depresio en 1929.