Dua jakobita ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Edward Stuart

La dua jakobita ribelo (1745) celis surtronigi James Francis Edward Stuart en Britio. Tiu estis la filo de la ekzilita Jakobo la 2-a (Anglio), kiu mortis en 1701.

Fono[redakti | redakti fonton]

Post la morto en 1714 de Anna de Britio, kiu estis la lasta stuarta reganto de Britio, la hanovra dinastio regis tiun landon. Tamen jakobitismo - la subteno de la ekizilita stuarta dinastio - restis minaco. En 1715 okazis la unua jakobita ribelo, kiu katastrofe malsukcesis.

En 1745 Charles Edward Stuart, filo de la ankoraŭ vivanta James Francis Edward Stuart, decidis lanĉi novan ribelon. Li esperis gajni la aktivan subtenon de Francio, sed komence tio ne okazis, kvankam tiutempe estis militado inter Britio kaj Francio - la milito de aŭstria sukcedo. Ŝajne la francoj kredis ke mankus sufiĉe da subteno en Anglio.

Lanĉo de ribelo[redakti | redakti fonton]

Charles Stuart pruntis monon de pariza bankiero por pagi armilojn. La 23-an de julio 1745 li alteriĝis ĉe la skota insulo Eriksay, kaj poste velis al la ĉeflando. Multaj skotaj montaranoj, plejparte romkatolikoj, aliĝis al li, kaj gajnis plurajn malgravajn venkojn.

Sukcesoj kaj katastrofo[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro la ribelantoj eniris Edinburgon. La francoj fine decidis doni iomete da financa kaj milita subteno. Dume la brita registaro deklaris ke la statutoj kontraŭ romkatolikoj pliefektiviĝu, kaj revenigis regimentojn el la kontinenta Eŭropo, sub Vilhelmo (Duko de Cumberland), filo de Georgo la 2-a (Britio).

La 21-an de septembro la jakobitoj venkis la ĉefan hanovran armeon en Skotlando ĉe Prestonpans, urbeto proksime al Edinburgo. La 8-an de novembro Charles Stuart invadis Anglion. Carlisle kaptiĝis la 15-an de novembro; la 23-an de tiu monato hanovra generalo forlasis Manĉestro; la 26-an la ribelantoj ĝoje bonveniĝis en Preston. La 4-an de decembro ili atingis Derby. Tie okazis grava debato, ĉu retiri sin en Skotlandon, ĉu marŝi suden. La 6-an de decembro estiĝis paniko en Londono, el kiu romkatolikaj pastroj forpeliĝis, sed la ribelaj generaloj jam decidis retreti norden: ili ne kuraĝis ataki la batalspertajn regimentojn revenigitajn de Eŭropo. Tiu manko de kuraĝo kondukis ne-eviteble al katastrofo.

La jakobitoj estis persekutataj de la angla armeo. Fine de Decembro la angloj rekaptis Carlisle. La 23-an de decembro la jakobitoj venkis dum bataleto ĉe Inverurie, urbo proksime al Aberdeen. La 17-an de januaro 1746 ili gajnis pli gravan venkon ĉe Falkirk. De la 20-a de marto al la 3-a de aprilo ili malsukcese sieĝis Fort William. La 15-an de aprilo estis malvenko. La sekvan tagon okazis la fina Batalo de Culloden, kiam la duko de Cumberland atingis decidan venkon.

Post tiu batalo la duko de Cumberland brutale pacigis la skotajn montanarojn, tiel akirante la kromnomon "buĉisto". Charles Edward Stuart nur malfacile eskapis. Ties patro translokiĝis al Romo kaj neniam plu klopodis kapti la britan tronon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]