Dua koncilio de Konstantinopolo
| Dua koncilio de Konstantinopolo | |
|---|---|
| 5-a Ekumena Koncilio | |
| Fecha | 553 |
| Agnoskata de | katolikoj kaj ortodoksanoj |
| Antaŭa koncilio | Koncilio de Kalcedonio |
| Posta koncilio | Tria koncilio de Konstantinopolo |
| Kunvokita de | Imperiestro Justiniano la 1-a |
| Prezidita de | Eŭtikio de Konstantinopolo. |
| Nombro da partoprenantoj | 166, el ili nur 12 de okcidento |
| Ĉeftemo | Monofizidismo, Nestorianismo |
La Dua koncilio de Konstantinopolo okazis en periodo de ok sesioj inter la 5-a de majo kaj la 2-a de junio 553, kaj ĝi estas konsiderata kiel la 5-a Ekumena Koncilio de la Romkatolika Eklezio kaj la Ortodoksa.
Kvankam la celebrado en 451 de la Koncilio de Kalcedonio supozigis la kondamnon al monofizidismo, ĉi tiu doktrino estis tre disvastigita en ampleksaj regionoj de Oriento, ĉefe en Egipto.
Por la imperiestro Justiniano la 1-a, la ebla skismo kiun minacis provoki la monofizidismon en la sino de la eklezio, povus okazigi la postan politikan sendependiĝon. Justiniano intencis allogi la kredantojn je monofizidismo per publikigado en 543, de edikto konata kiel "La Tri Ĉapitroj" per kiu li kondamnis la verkaĵojn de tri nestorianaj episkopoj, Teodoro de Mopsuestio, Teodoreto de Ciro kaj Ibas de Edeso kiuj sukcesis la ne kondamnon al nestorianismo en la koncilio de Kalcedonio.