Dua leĝo de termodinamiko
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 28 Jan. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
La Dua leĝo de termodinamiko konstatas, ke en termodinamike fermita sistemo ekzistas statfunkcio nomata entropio, de kiu ŝanĝo ΔS en izovarma proceso estas plenumata
kaj egaleco estas tiam kaj nur tiam, kiam proceso estas inversigebla.
Alivorte:
- "En termodinamike izolata sistemo entropio neniam malkreskas"
Eblas multaj ekvivalentaj vortigoj de tiu leĝo, kvankam la ekvivalenteco ne ĉiam estas tuj videbla.
El tiu leĝo sekvas, ke ne eblas plene transformi varmecan ne-ekvilibron al alia energi-formo. Sekvas ankaŭ, ke ne eblas konstrui maŝinon, kiu kreas varmecan ne-ekvilibron por produkti energion (perpetuum mobile duaspeca).

