Dua letero de Klemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citaĵo
 Frato, ni pensu al Jesuo Kristo kiel al Dio, kiel al juĝisto de la vovantpj kaj mortintoj, kaj ne subtaksu nian savon 
— omenco de la “Dua letero de Klemento.
KRISTANAJ VERKISTOJ
“Klemento la 1-a”

La Dua letero de Klemento, aŭ 2-a Klemento, estas apokrifaĵo de la Nova Testamento pseŭdografe atribuita al la episkopo de Romo, nome al papo Klemento la 1-a (88-97), greklingve verkita[1] en la jaroj kurantaj inter 130 kaj 160.

Same kiel la La 1-a letero de Klamento, konsiderata, tamen, aŭtentika, estas inkluzivita en la tieldirita subapostola literaturo. Spite de la nomo, ĝi ne estas letero sed prediko pri memregado, pri Pento kaj Juĝo.[2]. La verko gravas ankaŭ pro atesto favora al la ekzisto de evangelio, praktike malaperinta, kiu deveniginta el la harmonizado de la tri Sinoptikaj evangelioj, nome Mateo, Marko kaj Luko.[3]

La 2-a letero de Klemento estis transdonita kune kun la 1-a per la Codex Alexandrinus (Malfrue de la 4-a jarcento) kaj per la Kodekso jerusalema (1056).

Pri la enhavo, spertuloj rimarkias ke tiu letero citas dirojn de Jesuo, kiuj estis parte reportataj ankaŭ en papirusoj. Kritikistoj en ĝi trovas ankaŭ partajn similaĵojn kun la apokrifaj ĵus retronita kopta Evangelio de Tomaso kaj de tiu perdita de Petro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grekkojnee: Κλήμεντος πρὸς Κορινθίους, Klemento al la Korintanoj.
  2. Vidu: Robert Grant, The Anchor Bible Dictionary, v. 1, p. 1061.
  3. Udo Schnelle, The History and Theology of the New Testament Writings.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]