Dua libro de Makabeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puno de Heliodoro (2Mak 3,25-26).

La Dua libro de Makabeoj (greke: B' Μακκαβαίων, 2 makkabáion; latine 2 Machabaeorum) estas teksto hodiaŭ entenataj en kristanaj Biblioj kaj antaŭe ricevita en la Septuaginto kaj sekve de la Vulgato kaj afinaj tradukoj. Ne estas, tamen, apartenanta al la juda Biblio Tanaĥo.

Kiel la aliaj dua-kanonaj libroj ĝi estas konsiderita !inspirita de Dio ĉe la tradicio de la Katolika Eklezio kaj Ortodoksa kaj ĝenerale en la Orientaj Kristana Eklezioj, dum la protestanta ĝin konsideras apokrifa.

Temas pri resumo kompilita rekte en la greka ne multe post la -124 eble en Aleksandrio de Egiptio de verko de certa Giasono el Kireno, aranĝita ne multe post -160.

La libro dividiĝas en 15 ĉapitroj kaj priskribas la lukton por la sendependo de Judujo gviditan de fratoj makabeaj judaso, Jonatakaj Simono kontraŭ la seleŭkiaj reĝoj de Sirio, rakontante eventojn okazintaj en la jaroj 180-161 a.K.

Aŭtoro, dato, lingvo

La aŭtoro restas nekonata. Certe li ne estas la sama de la 1Makabeoj. Oni supozas ke li estis juddevena aleksandria aŭ almenaŭ influita de la egipta literatura skolo. Ĉeestas en li totala kaj plena adhero al la Torao.

La libro dateblas ĉe la fino de la 2-a jarcento a.K.

Ĝi estas skribita en bonega, klera kaj multe retorika greka lingvo

Origino de la libro

Kiel jam dirite, la libro prezentiĝas kiel resumo de verko de kvin libroj de iu Jasono el Kireno. (Vidu: 2Mak 2, 19-32), pri kiu la historio transdonas nenion.

La libro rakontas alimaniere la samajn eventojn de la unuaj sep ĉapitroj de la 1Makabeoj, nome de -176 al -176 a.K.

Rilato kun la Unua libro de Makabeoj

Kontraŭe ol tio kio povas ŝajni, la libro ne estas daŭrigo de la [[Dua libro de Makabeoj (1Mak), sed ĝi pritraktas eron de la samaj eventoj. Fakte, malsame ol la Unua libro kiu ilustras la historian periodon de -175 al -137,la Dua libro insistas sur la eventoj de la jaroj -176 al 160.

Nature, la du libroj diverĝas diversaspekte kaj farinterprete: afero tiu facile komprenebla pro la grava malsamo de la celoj. La libro sin proponas precipe himni la sanktecon de la Templo de Jerusalemo kaj, dualoke, rakonti la ribelon kontraŭ la grekoj.

Certloke ĝi kompletas kaj precizigas kion jam rakontitan en la Unua libro.

Enhavo

La libro koncentriĝas sur du religiaj festoj: la dediĉo de la Templo ligita al ĝia rekonstruo, kaj la festo memoriga pri la tago en kiu Nikanoro estis minacinta la templon kaj estis mortigita. La aŭtoro rakontas la originon de la makabea movado puŝita kontraŭ la idoloj de grekoj kaj romianoj. En la libro havas reliefon la sakrilegian figuron de Heliodoro siria reganto.

Historieco

Se legita kune kun la Unua, tiu Dua liveras historie precizan priskribon de la situacio de la juduja regiono kaj pri ties senfina lukto por konservi pura kaj senmakula sian monoteisman religion.

Religia sento

La libro gravegas pro la religia doktrino de la Malnova Testamento. Estas ĝia intenco elmontri, interalie, la ekziston de la anĝeloj kaj disvolvi du konceptojn kiu sonas familiaj en la modernaj ekleziaj doktrinoj: la propetado de la sanktuloj kaj la rezurekto de la “karno”.

Aliloke, ĝi pritraktas la punojn rezervitajn postmorte al la pekuloj [vidu: 2Mak 7, 14-36), kai la helpon kiun la preĝo povas havigi al forpasintaj fideluloj (vidu: 2Mak 12, 42-45 :

"42 Poste ili preĝis kaj petis, ke Li pardonu la faritan pekon. La nobla Judas admonis la popolon, ke ili estu senpekaj, ĉar ili vidis, kio okazis pro la peko de la mortintoj. 43 Judas ordonis monkolektadon inter la soldatoj, kaj sendis al Jerusalemo du mil arĝentajn draĥmojn, por ke oni faru pekoferon. Li agis noble kaj inde, ĉar li pensis pri la releviĝo de la mortintoj. 44 Se li ne atendus, ke releviĝos la mortintoj, estus superflue kaj vane preĝi por la mortintoj. 45 Li ankaŭ rigardis al la tre bela rekompenco, kiu atendas tiujn, kiuj ekdormis en pieco. Vere, tio estis penso sankta kaj pia. Tial li prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pekliberigitaj."

Tiumaniere estas inokulita (se ne reasertita) en la unua judan spiritualecon du novajn konceptojn: iu Universala juĝo en kiu estas antaŭviditaj la defintiva puno por la pekuloj senpentaj, kaj la transtera kondiĉo de la Purgatorio [1][2]

Notoj

  1. Kune kun tiuj estas konfesataj ankaŭ la meritoj de martiroj kaj la kreo el nenio.
  2. Franz-Josef Nocke, Escatologia, par. 2.5.2., Giustizia per i martiri (2 Mac), Brescia, Queriniana, 2006. ISBN 88-399-0650-9; ISBN 978-88-399-0650-2.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Komuna entenas bildojn pri Makabeoj [1]