Dua steleo de Barros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dua steleo de Barros, popole konata kiel La estelona (la steleego)[1], estas disko-forma kantabra steleo trovita en vilaĝo Barros, Kantabrio (municipo Los Corrales de Buelna). Ĝia diametro estas 200 cm kaj ĝia dikeco estas 32 cm. Ĝi estis rekonstruita uzante 5 disiĝintajn pecojn. Unu peco estis uzita kiel kontraŭlintelo kaj aliaj kiel kolonbazoj, en kirko Ermita de la Rueda.[1] Nun ĝi estas videbla en la Parko de la Steleoj. Ĝia temo estas similaj al tiuj de aliaj kantabraj steleoj: dieca kulto dum Bronzepoko. Ĝi estis modelo por la blazono de Kantabrio kaj la kantabra labaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 estelas gigantes cántabras. Arkivita el la originalo je 2010-04-02. Alirita 2012-12-31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]