Duaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maroka duaro proksime de Tanĝero en 1845.

Duaro, en Nordafriko kaj ĉefe en Magrebo, estas tendaro de nomadaj araboj, kiuj portempe setlas en unu taŭga loko. Tiu loĝejaro povas esti ankaŭ el alitipaj dometoj, kaj ankaŭ ne nur portempaj. Ĝi estas hejmo plej ofte de homoj ligitaj parence, nome etenda familio. Kaj etende la termino povas esti uzata ankaŭ kiel plej baza administracia dividaĵo, nome por teritoria frakcio de la komunumo.[1]

Laŭ Francisko Azorín duaro estas Vilaĝo de kabanoj.[2] Kaj li indikas etimologion el araba ad-duar (domaro), siavice el dar (domo).[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franclinga vortaro [1] Alirita la 14an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 60.
  3. Azorín, samloke.