Duarte Barbosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duarte Barbosa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Lisbono
Morto 1-an de majo 1521 (1521-05-01) (41-jaraĝa)
en Cebu City
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Subskribo Duarte Barbosa
Parencoj Fernão de Magalhães
Okupo
Okupo esploristo • verkisto
vdr

Duarte BARBOSA (ĉ. 1480, Lisbono, Portugalujo - 1a de Majo 1521, Filipinoj) estis portugala verkisto kaj oficiro en Portugala Barato inter 1500 kaj 1516–1517, kun posteno de skribisto en la komercejo Kananoro kaj foje interpretisto de loka lingvo (Malajala). Lia Livro de Duarte Barbosa estas unu el plej fruaj ekzemploj de portugala veturliteraturo, verkita ĉ. 1516, tuj post la alveno de eŭropanoj en la Hinda Oceano. En 1519 Duarte Barbosa enŝipiĝis por la unua ekspedicio por ĉirkaŭnavigadi la mondon, estrita de sia bofrato Magelano, kaj mortiĝis en 1521 ĉe Batalo de Maktan pro festo de la raĝaho Humabono en Cebuo ĉe Filipinoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unu teorio sugestas ke estis du personoj nome Duarte Barbosa, sur la bazo de sekva informaro de João de Barros en "Jardekoj de Azio", kiu referencas al funkciulo nome Duarte Barbosa en 1529 in insulo Kananoro. La majoritato de dokumentoj konfirmas, tamen, ke la aŭtoro de "La libro de Duarte Barbosa" kaj la partoprenanto en la ekspedicio de Ferdinando Magelano estas la sama, vidu "Duarte Barbosa, Mansel Longworth Dames, The Book of Duarte Barbosa: An account of the countries bordering on the Indian Ocean and their inhabitants ", Asian Educational Services, 1989, ISBN 81-206-0451-2

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dames, Mansel Longworth. (1918–1921) The book of Duarte Barbosa : an account of the countries bordering on the Indian Ocean and their inhabitants (2 Volumes). Hakluyt Society. OCLC 3640216.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]