Duarte Lobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duarte Lobo

Duarte LOBO (naskiĝis ĉ. 1565, mortis la 24-an de septembro 1646) estis portugala komponisto de la malfrua renesanco kaj de la frua baroko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni nur malmultan scias pri lia vivo. Verŝajne li naskiĝis en Alcáçovas aŭ en Lisbono, kaj oni scias, ke li estas lernanto de Manuel Mendes en Évora. Supozeble lia unua laborposteno estis la de „kapelmajstro“ en la katedralo de Évora; en 1594 li iĝis kapelmajstro en Lisbono. Li instruis muzikon en la kolegio de la monaĥejo Claustro da Sé en Lisbono, kie li restis ĝis 1639. Poste li direktis en la ĉefurbo la kapelon de la Seminário de São Bartolomeu. Li subskribis siajn verkojn per la latinigita formo de sia nomo; Eduardus Lupus.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej fama komponisto de sia epoko en Portugalio. Kune kun Filipe de Magalhães, Manuel Cardoso, kaj la reĝo Johano la 4-a li estas konsiderata kiel unu el la muzikistoj de la „ora epoko“ de la portugala polifonio. Kvankam li vivis je la sojlo de la renesanca al la baroka epoko, li skribis - samkiel Manuel Cardoso - muzikon esence en la stilo kaj tekniko de la renesanca kontrapunkto, kiel tiu de la polifonio de Palestrina, kiel oni supozus de komponisto vivanta en regiono izolata de la novigaĵoj muzikaj de Italio kaj Germanio. Li publikis ses volumojn de sakrala muziko, inkluzive mesojn, responsoriojn, antifonojn, magnifikatojn kaj motetojn.

Lia muziko estas ege atraktiva, kun forto esprimplena, kiu utiligas karakterizaĵojn ritmajn kaj harmoniajn el la portugala lingvo.

Liajn verkojn, ĉiujn eldonitajn en Antverpeno (de Christoffel Plantijn, 1602-1639) kaj en Lisbono (Craesbeck, 1607), oni trovas disperse en diversaj urbo (Coimbra, Évora, Vila Viçosa, Valladolid, Sevilla, Munkeno, Londono kaj Vieno).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1603 -Officium Defunctorum
  • 1605 -Cantica Beatae Virginis (16 Magnificat a quatro vozes)
  • 1621 -Liber Missarum I
  • 1639 -Liber Missarum II