Dubai Ports World

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dubai Ports World (aŭ DP World mallonge) estas kompanio posedata de la registaro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estis fondita en 1999 kaj funkcias kun sidloko en Dubajo.

Ĝi mondkonatiĝis en 2006, kiam la entrepreno aĉetis funkciigajn rajtojn de 6 havenoj en Usono. DP World aĉetis tiujn rajtojn de la brita Peninsular and Oriental Steam Navigation (P&O) je 6,8 miliardoj da usonaj dolaroj.

Ĉar la politikistoj kaj publika premo en Usono protestis kontraŭ la aĉeto kaj kongresanoj ne volis akcepti la kontrakton, DP World transdonis la funkciigajn rajtojn al usonaj entreprenoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]