Dubajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dubaj)
Dubajo
دبي

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
emirlando de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dubajo
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Areo 3 885 km²
Loĝantaro 3 355 900 (2019)
Politiko
Politika sistemo Federacia Monarkio
Ĉefministro Mohamedo bin Raŝid Al Maktum
Ekonomio
Valuto UAE-dirhamo

LandoUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Supermara alteco11 m [+]
- koordinatoj25° N, 55° O (mapo)25.26444444444455.311666666667Koordinatoj: 25° N, 55° O (mapo) [+]
Areo4 114 km² (411 400 ha) [+]

Loĝantaro3 355 900 [+] (2019)
Denseco815,73 loĝ./km² [+] [+]

Malneta enlanda produkto138,1 billion US$ (2023)
MEP je kapo44 600 US$ (2023)

HorzonoGolfa Norma Tempo (UTC+04:00)
ISO 3166-2AE-DU

Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Emirate of Dubai [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Dubajo (arabe دبي, dobej) estas unu el la sep emirlandoj de UAE kaj okupas 3.885 km aŭ 5% de la teritorio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 740,000 homoj (laŭ takso de 1997). Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum estis regnestro de Dubajo de 2006. Li estas ankaŭ la vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). La emirlando estas regata de la Registaro de Dubajo.

Ankaŭ la ĉefurbo de la emirlando nomiĝas Dubajo. La emirlando estas en la Araba Dezerto ĉe la marbordo de la Persa Golfo. Ĝi limas sude kun la Emirlando Abudabio, nordoriente kun la Emirlando Ŝarĵo, sudoriente kun la lando Omano, okcidente kun la Emirlando Aĵmano, kaj norde kun Emirlando Ras-al-Ĥajmo. Decembre 1971, la emirlandoj unuiĝis por formi la konfederacian landon Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, tiele finigante siajn iamajn statusojn de Britaj Protektoratoj.

La emirlando estas formata, krom de Dubajurbo, de variaj aliaj municipoj kaj vilaĝoj. La interna eksklavo Hatta estas ĉirkaŭ 134 km oriente de Dubajurbo. Ĝi limas kun Omano oriente kaj sude, la vilaĝoj Sajh Mudajrah kaj Masfut en Emirlando Aĵmano okcidente, kaj Ras-al-Ĥajmo norde.

Ĝi okupas centran pozicion inter la komercurboj de la Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomia bazo de la urbo estas naftoeksportado, havena aktivado, turismo kaj internacia komerco. Tradiciaj okupoj estis perlo-akirado, fiŝkaptado kaj kamelbredado.

La koordinatoj estas 25° 18′ N 55° 18′ O / 25.300 °N, 55.300 °O / 25.300; 55.300 (mapo) kaj la loĝantaro estis de 1 137 347 (en 2005).

La golfo Ĥor-Dubaj dividas la ĉefurbon en du partojn, nome: Dejra kaj Bur Dubajo. El la urbaj vidindaĵoj menciindas: la Granda Moskeo kun la plej alta minareto de la urbo,[1] kaj la bluazuleĥa Irana Moskeo, Abu Hejl, Zabil, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj k.a. Dubaj estas nomata "Venecio de la Golfo". Apud la urbo estas unuaklasa internacia flughaveno, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la unua jarmilo de la Komuna Erao, Kairo anstataŭis la Emirlandojn kiel ĉefa komerca centro en Okcidenta Azio, kvankam la tramara komerco plue estis grava kaj kelkaj arabaj setlejoj disponis el komercaj havenoj kiuj ebligis al ili importi, por ekzemplo, silkon kaj porcelanon el la Ĉina Imperio.[2]

Kairo, pro la dekadenco de la Emirlandoj, iĝis la ĉefa centro de komerco en la regiono.

Ties delonga maragado altiris la sinsekvan atenton de eŭropaj potencoj[2] kiel Portugalio, kiu inter 1498 kaj 1557 klopodis kontroli la vojoj establitaj de la Emirlandoj kun Hindio kaj Malproksima Oriento, kio rezultis en konstantaj konfliktoj inter portugaloj kaj otomanoj.[3] Post du jarcentoj, en la 1700-aj jaroj, Francio, Nederlando kaj Granda Britio imitis la portugalan iniciaton. Je regiona nivelo, la teritorio de Dubajo estis sub dominado de du frakcioj kiuj luktis inter si: nome la Kasimi-oj,[2] nome tribo de piratoj[4] kiuj kontrolis la nordon, kaj la Bani Ĝas, sude.[2] En siaj kontinuaj klopodoj por kontroli la marvojojn, la britoj batalis kontraŭ la Kasimi-oj.[5] Komence de la 19a jarcento, la Ŝejĥo de Dubajo estis Mohammed bin Hazza,[2] kaj la regiono dependis rekte de Abudabio.[6] La 8an de januaro 1820, Bin Hazza prezidis kunsidon[5][7] kun la ŝejĥoj de Ras-al-Ĥajmo, Um-al-Kajvajno, Aĵmano, Ŝarĵo kaj Abudabo — kiuj estis nomitaj de la brita imperio kiel «la pirata marbordo» — kiu rezultis en la subskribo de la pactraktato[3][3] pere de kiu la britoj devigis sin eviti piratadon en la regiono.[5][7] Tiu fakto markis la komencon de ilia protektorato en araba teritorio.[8]

Laŭ informo redaktita de la angla leŭtenanto Robert Cogan en 1822 Dubajo havis 1200 loĝantojn kaj kelkaj el iliaj loĝejoj estis kontruitaj el koto.[9] La regiono estis ĉirkaŭita per murego malalta kaj havis tri gvatoturojn. Cogan estis unu de la unuaj kiuj desegnis mapon de la urbo Dubajo kiu inkludis la marnivelon.[10]

En 1833, okcent anoj de la klano Al-Maktum, de Al Abu Falasa — apartenanta al Bani Ĝas —, forlasis sian setlejon en la oazo Liŭa, sudokcidente de Abudabio, kaj invadis Dubajon[2] sub estreco de Maktum bin Butti.[11][12] Tiu lasta establis samnoman dinastion kiu regas ankoraŭ la emirlandon.[2] Unu el la unuaj decidoj de Maktum konsistis en la klopodoj por garantii la protektadon de Dubajo pere de la britoj,[2] kiuj jam tiam dominis la komercvojojn al Oriento kaj havis fortan influon en la politiko kaj sur la sistemo de regado de kelkaj arabaj teritorioj.[12] En 1841, epidemio de variolo okazigis ke granda parto de la loĝantaro de la sudo de Dubajo translokiĝis al Dejra, nome en la centro de la emirlando.[2] En la posta jardeko, la teritorioj de Ŝarĵo, Dubajo kaj Abudabio subskribis la Porĉiaman Traktaton de Paco kaj Amikeco kun la Unuiĝinta Reĝlando, kio permesis al tiu lando okupiĝi pri la ekstera politiko de la emirlandoj, ekde tiam konataj kiel «Ŝtatoj de Batalhalto», kontraŭ protekto kontraŭ ajna ebla invadanto.[12][13] Tamen, ili intervenis ankaŭ en variaj internaj afreoj de la emirlandoj ĝis la unua duono de la 20a jarcento.[12]

Albastakija, historia kvartalo de Dubajo.

En 1894, la Ŝejĥo Maktum bin Haŝer Al Maktum havigis permeson por nepago de impostoj al eksterlandanoj kiuj interesiĝas por akiro de produktoj en Dubajo, tio estas, konvertis ĝin en liberekonomia zono. En tiu epoko, la komercaj rilatoj de la emirlando ekmalpliiĝis, pro kio tiu decido ege helpis la komercon.[14] Kelkaj persaj komercistoj translokiĝis al Dubajo kaj establis la kvartalon Albastakija, tiel nomita pro la regiono de Bastak, sude de Persio.[14][15] Tiun saman jaron granda incendio en Dejra okazigis la detruon de kelkaj loĝejoj, kaj ekde tiam la lokanoj ekkonstruis el novaj materialoj kiel koralo kaj gipso.[10]

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

1900-50[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj tri jardekoj de la 20a jarcento, la ekonomio de Dubajo dependis rekte de la komerca agado en la Persa Golfo. Ĝi estis la plej riĉa emirlando de la teritorio[16] kaj ties samnoma ĉefurbo estis konata kiel la «Venecio de la Golfo».[17] Laŭ la historiisto G. G. Lorimer, en 1908 Dubajo generis enspezojn de 51 400 dolaroj.[10] Ties loĝantaro oscilis en proksimume 10 000 loĝantoj,[14] kaj Dejra estis la sektoro kiu havis la plej grandan kvanton de domoj kaj vendejoj de la emirlando — 1600 kaj 350, respektive —.[10]

De maldekstre dekstren: Raŝin bin Said al Maktum, la advokato Adi Nasib Al Bitar kaj la filoj de la unua: Maktum bin Raŝid Al Maktum kaj Mohamed bin Raŝid Al Maktum. Bitar ludis gravan rolon en Mezoriento; en la 1960-aj jaroj laboris kiel jura konsilisto pora Dubajo kaj estis responsa pri la unuaj leĝoj kaj civilaj reguloj kiuj regis la emirlandon.[18]

Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj la urboplanado ekgraviĝis.[17] Tamen, post la tutmonda ekonomia krizo de 1929 kaj la Dua Mondmilito, kaj la apero de nova industrio en Japanio dediĉita al la produktado de artefaritaj perloj,[10] la ekonomio de Dubajo trapasis fortan krizon kiu okazigis la definitivan ĉeson de la komerco de perloj, fakte laŭ ordono de la ŝejĥo Said bin Maktum.[2] Reage, kelkaj loĝantoj translokiĝis al Saudarabio kaj Kuvajto inter la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La loĝantaro malaltiĝis el 38 000 ĝis 20 000 loĝantoj inter 1940 kaj 1953.[10] Kiel alternativo, la ŝejĥo dekretis, ke la ekonomio de la emirlando devos rekondukiĝi al la reeksportado de varoj al aliaj komercaj havenoj.[14] En tiu epoko okazis la unuaj esploroj de kuŝejoj da nafto en la emirlandoj kaj ankaŭ ĉe Dubajo: en 1937 oni kontraktis kun filio de la Iraka Petrolkompanio por ke tiu faru laborojn de esplorado subtera.[10][16] Tiam okazis konfliktoj inter la diversaj emirlandoj antaŭ la neceso establi la landlimojn inter ties teritorioj, kio ĝis tiam ne estis tiom utila; en 1940, por ekzemplo, okazis tia konflikto inter Dubajo kaj Ŝarĵo, kiu estis solvita de la brita registaro pere de averto haltigi liveradon de municio se oni ne finigu la polemikon.[14] Simila situacio okazis en 1947, tiam inter Dubajo kaj Abudabio,[19] solvita denove fare de la britoj pere de la difino de definitiva landlimo inter ambaŭ regionoj.[20]

En la 1950-aj jaroj, la brita registaro translokigis siajn administrajn oficejojn el Ŝarĵo al Dubajo. La aligo de elektraj kaj telefonaj retoj, sanservoj unuarangaj, novaj edukmodeloj, korpuso de loka polico kaj municipo zorga pri projektoj por disvolvigo de la ĉefurbo estis la ĉefa tialo por la ŝanĝo.[16] Oni konstruis flughavenon en la samoma ĉefurbo[21] kaj en 1955 oni enkondukis la cementon.[10] La establado de la Konsilantaro de la Ŝtatoj de Batalhalto, dediĉita al disvolvigo de kunsidoj kaj oficialaj interkonsentoj inter la diversaj ŝejĥoj, finfine estos unu el la antaŭaĵoj por la finfina formado de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[14]

1951-2000[redakti | redakti fonton]

Filmeto kiu montras la kreskon de Dubajo el la jaro 2000 ĝis 2011[22]

En la 1960-aj jaroj okazis pinto de la esplorado de naftokuŝejoj,[13] kaj en tiu jardeko Dubajo pliigis ankaŭ sian komercan agadon kun aliaj landoj kiel Barato kaj Pakistano.[23] Kvar jarojn post Abudabio ekeksportis nafton,[3] oni trovis en 1966 la unuajn subterajn kuŝejojn en Dubajo[14] en zono je 97 km de la ĉefurbo.[14] La ŝejĥo Raŝin bin Said Al Maktum aludis al la zono kiel «naftokampo de Fateh», termino en araba kies signifo estas «bona sorto».[23][24] Poste, Bin Said donis koncedojn al diversaj eksterlandaj entreprenoj por la elfosado de nafto;[25] en 1968, la entrepreno Continental Oil Company anoncis la konstruadon de submara instalaĵo de stokejo en Fateh, kun enhavkapablo por 79 000m3, kiu anstataŭis la permanan transporton de la nafto pere de cisternokamionoj.[26]

Tiun saman jaron, la brita registaro subkomprenigis, ke ĝi dissolvos la interkonsenton de la Ŝtatoj de Batalhalto, kaj samtempe la ŝejĥoj de Dubajo kaj Abudabio studis pri la ebloj establi novan landon.[14] Post la finkonstruo de la submara stacio fare de Continental en 1969,[24] Dubajo ekeksportis sian nafton.[3][14] La 2an de decembro 1971 la jeques de los Estados de la Tregua se reunieron y acordaron la formación de una federación denominada «Emiratos Árabes Unidos»,[14] que se incorporó casi de manera instantánea a la Araba Ligo.[23] Zajid bin Sultan Al Nahjan, la Ŝejĥo de Abudabio estis elektita kiel unua prezidanto de la EAU, dum Raŝid, de Dubajo, enposteniĝis kiel vicprezidanto. Por la verkistino Schulte-Peevers, el tiu okazaĵo, «Dubajo iĝis unu el la urbo-ŝtatoj plej stabilaj, pro sia politika situacio, en la araba mondo».[14] La enspezoj generitaj de la eksportado de la nafto ebligis, ke la Registaro de Dubajo investu en diversaj projektoj de infrastrukturo kiuj inkludis konstruaĵojn, aŭtoŝoseojn kaj oleoduktojn.[13] La indico de loĝantaro pliiĝis je pli ol 300 % inter 1968 kaj 1975,[25] kio faris de Dubajo la duan emirlandon plej loĝatan de la EAU, superita nur de Abudabio kiu havas nur preskaŭ 30 000 loĝantojn pliajn.[27] En 1979, oni inaŭguris la havenurbon Ĝebel Ali, konsiderata kiel la «artefarita haveno plej granda de la mondo» kun granda influo en la Persa Golfo,[28] kaj samtempe oni ekkonstruis la nuboskrapulon de la Monda Komerca Centro Dubaja — unua altega strukturo de la ĉefurbo —, kaj la servojn de la Dubaja Internacia Flughaveno kaj de la Ekonomilibera Zono de Ĝebel Ali.[23]

Stokejoj da nafto en la Ekonomilibera Zono de Ĝebel Ali.

Post la Iran-Iraka Milito, en la 1980-aj jaroj, en kiu la EAU apogis Irakon ekonomie, la interna politiko centriĝis en la serĉado de alternativoj por generi plej altajn enspezojn kaj eviti la rektan dependon el nafto.[13] Por Dubajo, tio rezultis nemalhavebla ĉar ties rezervoj estas pli limigitaj ol tiuj de aliaj emirlandoj de la federacio.[29] En 1990, Maktum bin Raŝid Al Maktum anstataŭis sian ĵus mortintan patron kiel ŝejĥo de Dubajo kaj vicprezidanto de la EAU.[13] Kvin jarojn poste, lia frato, Mohamed bin Raŝid Al Maktum, estis elektita kiel heredoprinco, kaj iĝis la nova reganto de facto de la emirlando. La turisma sektoro havis pinton meze de la 1990-aj jaroj, post la organizado de eventoj kiel la Dubaja Vendofestivalo[30] kaj la Dubaja Mondopokalo de ĉevalkurado, krom la konstruado de la luksa Hotelo Araba Turo monde konata pro sia desegno kun formo de velo.[14][31]

2000aj jaroj-aktualo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 2000-aj jaroj la prezo de la nafto malpliiĝis kaj la EAU plenumis serion de ekonomiaj strategioj por progresi baze sur turismo, telekomunikado, aviado kaj eksportado de aluminio, inter aliaj areoj.[13] La arkitekturaj projektoj plue etendiĝis kaj oni inaŭguris diversajn liberekonomiajn zonojn kiel la Dubaja Komunikurbo, la teknologia parko Dubaja Interreta Urbo kaj la Dubaja Scio-Vilaĝo. Siaflanke, oni startis la vorkojn de la artefaritaj insuloj Palm-insuloj, de la nuboskrapulo Burĝ Ĥalifa kaj de la Dubaja Vendejaro,[23] ĝis en 2008 alvenis ekonomia krizo kiu okazigis la paralizon de nombraj projektoj pro manko de enspezeblo.[32]

Komence de 2013 Dubajo estis elektita kiel sidejo de la Internacia ekspozicio por 2020, nome la unua okazo kiam tiu evento realiĝos en Mezoriento. Ties strategia programo por la ekspozicio «temas pri la elteneblo kaj la promeso financi plinovigajn projektojn de sunenergio kaj trinkakvo kiuj ebligu etendi tiujn bazajn servojn al la komunumoj kiuj bezonas ilin».[33][34] Laŭ informo prilaborita de The Big 5 — nome entreprenaro por konstruado en Mezoriento —, meze de 2016 estis 3700 konstruataj vorkoj en Dubajo, kun proksimuma investado tiom alta kiom ĝis 400 000 milionoj da usonaj dolaroj.[35] Inter tiuj verkoj menciindas la IMG Worlds of Adventure, katalogita kiel «plej granda ŝirmita temparko de la mondo»,[36] Bluewaters Island, nome insulo kun placoj, hoteloj kaj giganta rado 260 metrojn alta nomita Dubaja Okulo;[37] la Turo Dubaja Kanalo, nome nuboskrapulo pli alta ol la Burĝ Ĥalifa;[38] krom la lokoj Urbo Mohammed Bin Raŝid Al Maktum City - Distrikto Unua[39] kaj Dubai World Central.[40]

Regantoj de Dubajo[redakti | redakti fonton]

Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum.
  • 9a de julio 1833 – 1836, Ŝejĥo Obeid bin Said bin Raŝid (m. 1836)
  • 9a de julio 1833 – 1852, Ŝejĥo Maktum bin Butti bin Suhail (m. 1852)
  • 1852 – 1859, Ŝejĥo Said bin Butti (m. 1859)
  • 1859 – 22a de novembro 1886, Ŝejĥo Haŝer bin Maktum (m. 1886)
  • 22a de novembro 1886 – 7a de aprilo 1894, Ŝejĥo Raŝid bin Maktum (m. 1894)
  • 7a de aprilo 1894 – 16a de februaro 1906, Ŝejĥo Maktum bin Haŝer Al Maktum (m. 1906)
  • 16a de februaro 1906 – Novembro 1912, Ŝejĥo Butti bin Suhail Al Maktum (ĉ. 1851–1912)
  • Novembro 1912 – Septembro 1958, Ŝejĥo Said bin Maktum bin Haŝer Al Maktum
  • Septembro 1958 – 7a de oktobro 1990, Ŝejĥo Raŝid bin Said Al Maktum (1912–1990)
  • 7a de oktobro 1990 – 4a de januaro 2006, Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum (ĉ. 1943–2006)
  • 4a de januaro 2006, Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum (n. 1949)

Distriktoj de Dubajo[redakti | redakti fonton]

Komunumo (Esperanto) Numero Komunumo (Arabe)   Komunumo (Esperanto) Numero Komunumo (Arabe)
Abu Hejl 126 أبو هيل   Alŭarka Kvina 425 الورقاء الخامسة
Alaŭir Unua 711 العوير الأولى   Alŭarka Unua 421 الورقاء الأولى
Alaŭir Dua 721 العوير الثانية   Alŭarka Kvara 424 الورقاء الرابعة
Albada 333 البدع   Alŭarka Dua 422 الورقاء الثانية
Albaraha 122 البراحة   Alŭarka Tria 423 الورقاء الثالثة
Albarŝa Unua 373 البرشاء الأولى   Alŭasl 343 الوصل
Albarŝa Dua 376 البرشاء الثانية   Alŭohejda 132 الوحيدة
Albarŝa Suda Unua 671 البرشاء جنوب الاولى   Alejas 283 العياص
Albarŝa Suda Dua 672 البرشاء جنوب الثانية   Ajal Naser 116 عيال ناصر
Albarŝa Suda Tria 673 البرشاء جنوب الثالثة   Bu Kadra 611 بو كدرة
Albarŝa Tria 375 البرشاء الثالثة   Kornico Dejra 121 كورنيش ديرة
Albutin 114 البطين   Dubaja Internacia Flughaveno 221 مطار دبي الدولي
Aldagaja 113 الضغاية   Dubaja Investadejo Unua 598 مجمع دبي للاستثمار الأول
Algarhud 214 القرهود   Dubaja Investadejo Dua 597 مجمع دبي للاستثمار الثاني
Alkoz Kvara 359 القوز الرابعة   Emirlandaj Montetoj Unua 393 تلال الإمارات الأولى
Alhamrija 313 الحمرية   Emirlandaj Montetoj Dua 388 تلال الإمارات الثانية
Alhamrija Haveno 131 ميناء الحمرية   Emirlandaj Montetoj Tria 394 تلال الامارات الثالثة
Alhudajba 322 الحضيبة   Hatta 891 حتا
Alĝadaf 326 الجداف   Hor Alanz 127 هور العنز
Alĝafilija 323 الجافلية   Hor Alanz Orienta 133 هور العنز شرق
Alkarama 318 الكرامة   Ĝebel Ali 383 جبل علي
Alĥabejsi 128 الخبيصي   Ĝebel Ali 384 جبل علي
Alĥŭaniĝ Unua 281 الخوانيج الأولى   Ĝebel Ali Industria 599 جبل علي الصناعية
Alĥŭaniĝ Dua 282 الخوانيج الثانية   Ĝebel Ali Palmo 50 نخلة جبل علي
Alkefaf 324 الكفاف   Ĝumejra Unua 332 جميرا الأولى
Almamzar 134 الممزر   Ĝumejra Palmo 381 نخلة جميرا
Almanara 363 المنارة   Ĝumejra Dua 342 جميرا الثانية
Almarkada 347 المركاض   Ĝumejra Tria 352 جميرا الثالثة
Almina 321 الميناء   Manĥul 317 منخول
Almizhar Unua 262 المزهر الأولى   Dubaja Jakthaveno 392 مرسى دبي
Almizhar Dua 263 المزهر الثانية   Mirdif 251 مردف
Almurakkabat 124 المرقبات   Muhajsna Kvara 245 محيصنة الرابعة
Almorar 117 المرر   Muhajsna Dua 264 محيصنة الثانية
Almotina 123 المطينة   Muhajsna Tria 244 محيصنة الثالثة
Alnahda Unua 231 النهدة الأولى   Muhajsna Unua 261 محيصنة الأولى
Alnahda Dua 241 النهدة الثانية   Meŝref 252 مشرف
Alkoz Unua 354 القوز الاولى   Nad Alhamar 416 ند الحمر
Alkoz Industria Unua 364 القوز الصناعية الأولى   Nad Aŝŝeba Kvara 617 ند الشبا الرابعة
Alkoz Industria Kvara 369 القوز الصناعية الرابعة   Nad Aŝŝeba Dua 615 ند الشبا الثانية
Alkoz Industria Dua 365 القوز الصناعية الثانية   Nad Aŝŝeba Tria 616 ند الشبا الثالثة
Alkoz Industria Tria 368 القوز الصناعية الثالثة   Nad Ŝamma 213 ند شما
Alkoz Dua 355 القوز الثانية   Najef 118 نايف
Alkoz Tria 358 القوز الثالثة   Ud Almutina Unua 265 عود المطينة الأولى
Alkusajs Unua 232 القصيص الأولى   Ud Almutina Dua 266 عود المطينة الثانية
Alkusajs Industria Kvina 248 القصيص الصناعية الخامسة   Ud Meta 319 عود ميثاء
Alkusajs Industria Unua 242 القصيص الصناعية الأولى   Said Haveno 129 بور سعيد
Alkusajs Industria Kvara 247 القصيص الصناعية الرابعة   Arabaj Ranĉoj 600 مرابع
Alkusajs Industria Dua 243 القصيص الصناعية الثانية   Ras Alĥor 411 رأس الخور
Alkusajs Industria Tria 246 القصيص الصناعية الثالثة   Ras Alĥor Industria Unua 612 رأس الخور الصناعية الأولى
Alkusajs Dua 233 القصيص الثانية   Ras Alĥor Industria Dua 613 رأس الخور الصناعية الثانية
Alkusajs Tria 234 القصيص الثالثة   Ras Alĥor Industria Tria 614 رأس الخور الصناعية الثالثة
Alrafa 316 الرفاعة   Rigga Albutin 125 رقة البطين
Alras 112 الراس   Komerca Centro Unua 335 المركز التجاري الأولى
Alraŝidija 216 الراشدية   Komerca Centro Dua 336 المركز التجاري الثانية
Alrigga 119 الرقة   Um Aŝŝif 367 أم الشيف
Alsabĥa 115 السبخة   Um Hurajr Unua 314 أم هرير الأولى
Alsafa Unua 353 الصفا الأولى   Um Hurajr Dua 315 أم هرير الثانية
Alsafa Dua 357 الصفا الثانية   Um Ramul 215 أم رمول
Alsufuh Unua 372 الصفوح الأولى   Um Sukejm Unua 356 أم سقيم الأولى
Alsufuh Dua 382 الصفوح الثانية   Um Sukejm Dua 362 أم سقيم الثانية
Alsatŭa 334 السطوة   Um Sukejm Tria 366 أم سقيم الثالثة
Alŝindaga 311 الشندغة   Ŭadi Alamardi 271 وادي العمردي
Alsuk Alkabir 312 السوق الكبير   Ŭarsan Unua 621 ورسان الاولى
Altŭar Unua 226 الطوار الأولى   Ŭarsan Dua 622 ورسان الثانية
Altŭar Dua 227 الطوار الثانية   Zabil Unua 325 زعبيل الأولى
Altŭar Tria 228 الطوار الثالثة   Zabil Dua 337 زعبيل الثانية

Politiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registaro de Dubajo.

Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum (en araba: محمد بن راشد آل مكتوم; Muḥammad bin Rāshid al Maktūm; naskiĝinta la 15an de julio 1949) estas la vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kaj reganto de la Emirlando Dubajo.[41] De sia ascendo en 2006, post la morto de sia frato Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum, li entreprenis reformojn en la registaro de UAE, starte per la UAE Federala Registara Strategio en aprilo 2007. En 2010 li lanĉis la rigardon al UAE de 2021 kun la celo fari de UAE 'unu el la plej bonaj landoj en la mondo' ĉirkaŭ 2021.[42]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Mohamedo bin Raŝid Al Maktum havis almenaŭ ses edzinoj en sia vivo.[43]

Lia filino Latifa publikigis filmeton en la 4a de marto 2018, en kiu ŝi komentas vivmalfacilon kaj intencon fuĝi el Dubajo,[44][45] post malsukcesa klopodo foriri el UAE kaj posta malapero,[46] kaj en kiu ŝi konfirmas akuzon de malbona traktado fare de sia familio, kaj akuzas sian patron inter alia pri nombraj murdoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dubajaj nuboskrapuloj viditaj el la Parko Zabil.

Pro sia strategia situo, siaj imposta politiko favoraj al la eksterlanda investado, sia ekonomia stabileco kaj la multnombraj projektoj de infrastrukturo, Dubajo plifirmiĝis kiel kosmopolita pornegoca emirlando.[47] Ĝia MEP plutenis ĉiujaran kreskon de ĉirkaŭ 3% el 2010,[48] kvankam inter 1975 kaj 2008 havis pliigon de inter 6 kaj 9%, simila al la pliigo de Hongkongo kaj Singapuro.[49] En 2017, ties teoria MEP estis de 410.56 mil milionoj da UAE-dirhamoj — nome 111.79 mil milionoj da usonaj dolaroj[50] kaj tio egalas al ĉirkaŭ unu triono de tiu de la tuta lando, ĉirkaŭkalkulita tiun saman jaron en 1.4 mil milionoj da AED — 382.57 mil milionoj da dolaroj —.[51] La enspezo de Dubajo devenaj el la nafto malpliiĝis ekde la 2000-aj jaroj ĝis egali 1 % de ĝia enspezo, spite la havon de la dua rezervo da nafto plej granda de la EAU.[52][53] La rezervo de nafto de Dubajo estis ĉirkaŭkalkulita en proksimume kvar mil milionoj da bareloj. En 1991 la produktindico estis de ĝis 410 000 bareloj ĉiutage; ekde tiam la produktado malpliiĝis, kaj en 2010 oni produktis inter 50 000 kaj 70 000 bareloj, kontraŭ la 2,8 milionoj da ĉiutagaj bareloj produktitaj de Abudabio. Ĝiaj naftokampoj estas Fateh, Sudokcidenta Fateh, Falah, Raŝid kaj Margham, kiuj estas ekspluatitaj ĉefe fare de la Dubaja Petrolkompanio. En 2016, la entrepreno Emirates National Oil Company de Dubajo anoncis la ekspansion de sia rafinejo en Ĝebel Ali por pliigi la ĉiutagan produktadon de bareloj de la emirlando al ĉirkaŭ 210 000.[54]

Dubaja Jakthaveno.

La ekonomiaj sektoroj de konstruado kaj nemoveblaĵoj havas konsiderindan efikon en la emirlando[55] kaj ili koncentras la plej parton de la registara investado.[49] La ekonomia krizo kiun suferis Dubajo en 2008 okazis ĉefe pro la havigo de kreditoj de financado por infrastrukturaj vorkoj, kaj pro la konstanta plialtigo de la prezoj de la nemoveblaĵoj, kio favoris la formadon de financa bobelo[56] kiu eksplodinte rezultis negative en la rekta eksterlanda investado.[32] Pli ĵuse, la distrikto Dubaja Jakthaveno elstaris kiel unu de la ĉefaj nemoveblaj aksoj de la emirlando,[57] dum la organizado de la Internacia Ekspozicio de 2020, okazonta en Dubajo, altiris nacian kaj eksterlandan investadon, speciale de la azia merkato.[58] Granda parto de la registara investado en infrastrukturo estis dediĉitaj al hoteloj kaj al komercaj kaj distraj instalaĵoj.[49] Alia grava sektoro en la ekonomio estas tiu de la aviado, kiu kontribuas per ĉirkaŭ 30 % al la MEP.[59] Estas ankaŭ grupo de servoj por Kosmonaŭtiko, establitaj fare de la sociod Dubai Aerospace Enterprise, kiu celas iĝi «la plej plinoviga kaj sukcesa de la kosmonaŭtika industrio de la tuta mondo».[60]

Ihmaar Alkarija (arabe إعمار العقارية, latinliterigite Iʿmār al-ʿAqārīya) estas konstrua firmao, kiu organizas kaj la planadon, konstruadon kaj ludonadon de loĝaj kaj komercaj konstruaĵoj en Dubajo.

Edukado kaj socia vivo[redakti | redakti fonton]

Usona Universitato en Dubajo

Vivi en Dubajo estas malfacila, ĉar la tiea vivoritmo estas rapidega kaj ĉiu laboro estas tre postulema. 

Bankoj fermiĝas nur vendrede kaj en la butikcentroj ili restas malfermataj ĝis la 22-a horo (sekvante la butikumajn horojn).

Vendejaj centroj ne havas fermotagon kaj estas malfermataj ĉiujn tagojn de la jaro.

Vokocentroj funkcias preskaŭ ĝis noktomezo[61].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Turo de World Trade Centre (centre); antaŭ ĝi viadukto de Dubaja Metroo, decembro 2007.

Laŭ ĉirkaŭkalkuloj de la Centro de Statistikoj de Dubajo, en 2018 la loĝantaro de la emirlando estis de 3 192 275 loĝantoj, nome 2 233 390 viroj kaj 958 885 virinoj (malofta proporcio en aliaj landoj), kun averaĝa aĝo de 30 jaroj.[62] Pro tio, la loĝdenseco estas de 775.95 loĝ/km², nome sepfoje pli alta ol la tutlanda cifero. Samjare la naskindico estis de 10.7 naskoj por ĉiu milo da loĝantoj kaj la mortindico estis de 0.87 forpasoj por ĉiu milo da loĝantoj.[63]

Etnaj grupoj kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej parto de la loĝantoj en la emirlando estas de sud-sudorienta azia deveno — la lokanoj estas minoritato de ĉirkaŭ 20 % de la totalo —, ĉefe de Bangladeŝo, Barato kaj Pakistano, sed estas ankaŭ kolonioj de somalianoj;[64][65] estas ankaŭ 100 000 britoj en la ĉefurbo, kio faras ilin la plej granda grupo devena el okcidenta ŝtato.[66] Aliflanke, unu kvarono de la emirlandanoj estas de irana deveno.[67] Kvankan oni ne povis identigi la ŝtatanecon de 16 % de la cetera loĝantaro kiu vivas en loĝejaroj por laboristoj, oni konsideras, ke ili devenas el Azio.[68]

La araba estas la oficiala kaj ŝtata lingvo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj la Golfa araba estas la dialekto parolata de la emirlandaj lokanoj.[69] Komune, la angla estas uzata kiel dua lingvo, ĉefe inter enmigrintoj. Kiel rezulto de la amasa enmigrado, aliaj lingvoj amplekse parolataj en Dubajo estas la urdua, hindia, persa, bengala, panĝaba, paŝtoa, malaja, tamila, telugua, baluĉa, tagaloga kaj ĉina, inter aliaj.[70]

Religio[redakti | redakti fonton]

La artikolo 7a de la Provizora Konstitucio de la UAE deklaras islamon kiel la oficiala ŝtata religio, kaj sunaismo estas la doktrino plej praktikata de la lokanoj.[71] La registaro subvencias preskaŭ 95 % de la moskeoj kaj subtenas ĉiujn imamojn, kaj krome la plej gravaj ofte ricevas riĉajn donacojn el privatuloj.[72]

En la urbo Dubajo estas grupoj apartenantaj al aliaj religioj, ĉĉefe sekvantoj de kristanismo, hinduismo, sikismo, bahaismo kaj budismo.[71] La neislamaj grupoj rajtas disponi el propra preĝejo, kie ili povas praktiki sian religion libere post postuli la koncedon de tereno kaj permeson por konstrui komplekson. Tiuj kiuj ne havas propran konstruaĵon devas uzi la instalaĵojn de aliaj religiaj organizoj aŭ praktiki sian kulton hejme.[73] La neislamaj grupoj rajtas anonci la funkciojn de sia religio; tamen, estas tute malpermesita la prozelitismo kaj la distribuado de religia literaturo, sub risko de krima proceso, enkarcerigo kaj deviga ellandigo pro konduto ofenda al islamo.[72]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Dubajo.

Estas kompanio de advokatoj, kiu uzas Esperanton: https://amalkhamisadvo.com/

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DubaiCity.com [1] 16a de decembro, 2010
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Schulte-Peevers, 2010, pp. 18-20
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Taylor-Evans et al., 2013, pp. 6-13
  4. «Al-Qawāsim». Encyclopædia Britannica (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019. (subskribo postulata).
  5. 5,0 5,1 5,2 ONU (2006), Naciones Unidas Anuario Jurídico 2000, United Nations Publications, ISBN 9213333463
  6. «United Arab Emirates» (PDF). Loc.gov (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  7. 7,0 7,1 2006, al-Abed y Hellyer, Vine, pp. 11-44
  8. «Britain and the Gulf Shaikdoms, 1820-1971: The Politics of Protection» (PDF). Georgetown.edu (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  9. «Dubai’s Hydrodystrophies» (PDF). Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine Iuav.it (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 «Modernity and tradition in Dubai architecture by Luiza Karim». Alshindagah.com (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  11. «Bani Yas» (en angla). Sheikh Mohammed Official Website. Konsultita la 9an de julio 2019.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Peck, 1986, pp. 34-36
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 Instituto del Tercer Mundo; Instituto de Estudios Políticos para América Latina y África; Fundacion Santa Maria (2005), Guía del mundo 2005-2006: el mundo visto desde el sur (14a eldono), IEPALA Editorial, ISBN 9974574439, p. 230
  14. 14,00 14,01 14,02 14,03 14,04 14,05 14,06 14,07 14,08 14,09 14,10 14,11 14,12 Schulte-Peevers, 2010, pp. 21-25
  15. Davidson, Christopher, The Emirates of Abu Dhabi and Dubai: Contrasting Roles in the International System. Marzo de 2007.
  16. 16,0 16,1 16,2 Peck, 1986, pp. 39-46
  17. 17,0 17,1 Peck, 1986, p. 9
  18. «Dubai Courts Gateway». Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine Dc.gov.ae (en angla). Konsultita la 29an de decembro 2012. Dubai Courts Gateway. Ne plu.
  19. Walker, J. F. (1994). Documentary Studies in Arabian Geopolitics: UAE: Internal Boundaries And The Boundary With Oman. ISBN 1852075759.
  20. Schofield kaj Schofield, 2012, p. 175
  21. Melamid, Alexander (1989). «Dubai City». 3 (American Geographical Society) 79.
  22. Ruĝe estas konstruita grundo, nigre akvo kaj arĝentkolore la loĝejaj zonoj.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 «Dubai history» Arkivigite je 2020-06-25 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Emirates. Konsultita la 9an de julio 2019.
  24. 24,0 24,1 «Leading Dubai's Petroleum Industry» Arkivigite je 2018-03-24 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Dubai Petroleum Establishment. Konsultita la 27an de decembro 2012.
  25. 25,0 25,1 «Historic population statistics» (PDF). Arkivigite je 2012-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Ite.org. Konsultita la 27an de decembro 2012. Historic population statistics Jam ne plu disponebla.
  26. «Development Is Set For Fateh Oil Field». The New York Times (en angla). 12a de junio 1968. Konsultita la 10an de julio 2019. (subskribno postulata).
  27. Peck, 1986, p. 18
  28. «Jebel Ali Port: where the UAE meets the rest of the world». The National. Konsultita la 10an de julio 2019.
  29. al-Abed, Hellyer kaj Vine, 2006, p. 86.
  30. «The Dubai Shopping Festival». Dubaievents.ae (en angla). Arkivita el la originalo la 28an de decembro 2012. Konsultita la 10an de julio 2019.
  31. «Burj al Arab, Dubai». E-architect.co.uk (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  32. 32,0 32,1 Llamas, Manuel (4a de junio 2013). «Dubái renace de sus cenizas». Elmed.io. Konsultita la 10an de julio 2019.
  33. «Se revela el Plan Maestro para la Exposición Universal Dubai 2020». Archdaily.mx. 2013. Konsultita la 10an de julio 2019.
  34. Espinosa, Ángeles (27a de novembro 2013). «Dubái, elegida como sede de la Exposición Universal 2020». El País. Konsultita la 10an de julio 2019.
  35. «Dubai has 3,700 ongoing construction projects worth $400 billion». Albawa.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  36. «Abre en Dubai el mayor parque temático cubierto del mundo». 20 minutos. Konsultita la 10an de julio 2019.
  37. «La última atracción de Dubai, la noria de Bluewaters Island». El Correo del Golfo. Konsultita la 10an de julio 2019.
  38. «La torre de Calatrava en Dubai tendrá 10 terrazas y un mirador con vistas de 360 grados». El Correo del Golfo. Konsultita la 10an de julio 2019.
  39. «Meydan Sobha launches third phase of MBR City District One in Dubai». Meydansobha.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  40. «ABOUT DWC» (en angla). Dubai World Central. Arkivita el la originalo la 19an de februaro 2015. Konsultita la 10an de julio 2019.
  41. "Dubai Rulers". Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Registaro de Dubajo. Arkivita el la originalo en la 19a de oktobro 2016. Alirita la 3an de julio 2019.
  42. "UAE Cabinet: 'We want to be among the best countries in the world by 2021'". Gulf News. 6a de februaro 2010. Arkivita el la originalo en 29a de decembro 2014. Alirita la 3an de julio 2019.
  43. Princess Haya: Dubai ruler's wife in UK 'in fear of her life', Frank Gardner, BBC, 2a de julio 2019. Alirita la 6an de julio 2019.
  44. Yee, Vivian (10a de februaro 2019). "A Princess Vanishes. A Video Offers Alarming Clues". New York Times. Alirita la 6an de julio 2019.
  45. Escape from Dubai (11a de marto 2018), Latifa Al Maktoum - FULL UNEDITED VIDEO - Escape from Dubai - Hervé Jaubert, Alirita la 6an de julio 2019.
  46. "Ex-spy: Daughter of Dubai ruler missing since escape attempt". AP News. Alirita la 6an de julio 2019.
  47. «Iraq asks oil majors to downsize costly Dubai offices». Gulfbusiness.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  48. «National Accounts». Dsc.gov.ae (en angla). Konsultita la 10an de julio 2010. Centro de Statistiko de Dubajo.
  49. 49,0 49,1 49,2 «Dubai 33-year growth rate was world’s fastest». Thenational.ae (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  50. Gross Domestic Product at Current Prices - Emirate of Dubai Arkivigite je 2018-06-27 per la retarkivo Wayback Machine Dsc.gov.ae Centro de Statistiko de Dubajo, araba kaj angla 2017-2016 Konsultita la 10an de julio 2019.
  51. National Accounts Estimates 1975 - 2017[rompita ligilo] 11a de junio de 2018 araba kaj angla XLS Centro de Statistiko de Dubajo, Konsultita la 10an de julio 2019.
  52. Dubai’s economy outperforming global growth, defying downward trends Gulfnews.com angla 23a de julio 2017 Konsultita la 10an de julio 2019.
  53. Emirates economy becoming more diversified Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine 16a de decembro 2013 Roger, Lina Abo.net angla Konsultita la 10an de julio 2019.
  54. Vidu Gulfnews.com «Oil in Dubai: History & timeline»; Moneycontrol Business News, «Dubai's oil discovery and Dubai's debt»; Thenational.ae, «Abu Dhabi's oil output at 2.8m barrels per day»; Ameinfo.com, «Dubai oil major announces $1bn expansion to add 70,000 bpd» Arkivigite je 2018-06-27 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Konsultitaj la 10an de julio 2019.
  55. Dubai's debt crisis: One year on Watson, Katy BBC angla, 25a de novembro 2010 Konsultita la 10an de julio 2019.
  56. Dubai's Palm Jumeirah sees prices fall as crunch moves in The Telegraph, 20a de novembro 2008 Konsultita la 10an de julio 2019. Amistead, Louise angla.
  57. Dubai shows new wave of economic growth Gulfnews.com en angla 26a de oktobro 2013 Konsultita la 10an de julio 2019.
  58. Dubai construction attracts increased foreign investment as United Arab Emirates predict 20% growth in 2014 Out-law.com angla 1a de aprilo 2014, Konsultita la 10an de julio 2019.
  59. Aviation to contribute $53.1 billion to Dubai’s economy, 37.5% to its GDP and will support over 750,000 jobs by 2020 angla, Emirates, 17a de novembro 2014 Konsultita la 10an de julio 2019.
  60. Taylor-Evans et al., 2013, p. 96
  61. (en) Meet Lara Al Malakeh, Who Fell in Love at First Sight with Global Voices
  62. Population by Gender and Age Groups - Emirate of Dubai Dsc.gov.ae Alirita la 10a de julio 2019 Centro de Statistikoj de Dubajo 2018, 2017, 2005 araba kaj angla PDF
  63. «Dubai Annual Health Statistical Report 2017» (PDF) Arkivigite je 2018-10-02 per la retarkivo Wayback Machine (en araba kaj angla). Sansistemo de Dubajo. 15a de aŭgusto 2018. Alirita la 10an de julio 2019.
  64. Dubai Facts angla Maps of World Alirita la 10an de julio 2019
  65. [url= https://www.quora.com/What-is-the-exact-population-breakdown-of-the-UAE-by-nationality What is the exact population breakdown of the UAE by nationality?] angla, Quora, Al-Hajri, Noor 27a de majo 2013 Alirita la 10an de julio 2019.
  66. Dubai leads British exodus overseas Arabianbusiness.com 21a de majo de 2008 Alirita la 10an de julio 2019. angla Malik, Talal
  67. Young Iranians Follow Dreams to Dubai The New York Times Fattah, Hassan M. 4a de decembro 2005 Alirita la 10an de julio 2019.
  68. Edwards Robert, The changing demographics of the UAE, HSBC Economic Bulletin, HSBC Middle East Inc, 2004.
  69. Christensen, 2010, p. 174
  70. Languages spoken in Dubai 27a de decembro 2012 angla Just Landed.com
  71. 71,0 71,1 Religion in Dubai Dubai Visit Guide.com Alirita la 10an de julio 2019. 2009 Arkivita en [2] la 23an de aŭgusto 2012 angla.
  72. 72,0 72,1 Country Profile: United Arab Emirates (UAE) LOC.gov Biblioteko de la Usona Kongreso 2007 Alirita la 10an de julio 2019. Arkivita en [3] la 9an de oktobro 2012 PDF
  73. International Religious Freedom Report 2011 – United Arab Emirates State.gov Alirita la 10an de julio 2019. Usona Ŝtata Departemento 2011 angla

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • al-Abed, Ibrahim; Hellyer, Peter; Vine, Peter (2006), The United Arab Emirates Yearbook 2006, Trident Press Ltd, ISBN 1905486057, arkivita el originalo la 17an de aŭgusto 2014
  • Christensen, Shane (2010), Frommer's Dubai (2a eldono), John Wiley & Sons, ISBN 1119994276
  • Peck, Malcolm C. (1986), The United Arab Emirates: A Venture in Unity, Profiles - Nations of Contemporary Middle East Series 1, Taylor & Francis, ISBN 0865311889
  • Schofield, Clive H.; Schofield, Richard N. (2012), Middle East and North Africa, World Boundaries Series 2, Routledge, ISBN 0415088399
  • Schulte-Peevers, Andrea (2010), Dubai 6: Lonely Planet - Dubai City Guide, City Travel Guide Series, Lonely Planet, ISBN 1741795966
  • Taylor-Evans, David; Coyne, Daniel; Al-Abed, Ibrahim; Hellyer, Peter (2013), United Arab Emirates Yearbook 2013, Elite Media, ISBN 9789948204190

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Burĝ Ĥalifa kaj la nuboskrapuloj de Dubajo, 2010.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dubái en la hispana Vikipedio.