Dubliners

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la verko de James Joyce. Se vi serĉas informojn pri muzikista grupo, vidu la paĝon The Dubliners.

Dubliners (Dublin-anoj) estas kolekto de 15 historietoj publikigita de James Joyce en 1914. Ili celis esti senbrida kaj satira priskribo de la malsupra klaso irlanda vivinta en kaj ĉirkaŭ Dublin en la komencaj jaroj de la 20-a jarcento. En tiuj historioj Joyce, poste agnoskota kiel pioniro de "konscio-fluaĵa" verkado, uzas kompare realisman stilon por atingi palpeblan, tamen atentokaptan priskribon de karakteroj. La historioj ekestis je tempo, kiam irlanda naciismo kulminis kaj serĉo pri naciaj identeco kaj celo furoris; Irlando, je vojforko de historio kaj kulturo, estis skuata de diversaj konverĝaj ideoj kaj influoj. Tiuj historioj ŝajnas bildigi, ofte senflate, la konfliktojn generitajn de tiuj influoj en la vivoj de dublin-aj urbanoj. Multaj roluloj de Dubliners poste reaperos en roletoj en la novelo Ulysses de Joyce.

La historietoj[redakti | redakti fonton]

  • The Sisters (la fratinoj)
  • An Encounter (renkonto)
  • Araby (arablando)
  • Eveline (Evino)
  • After the race (post la konkurso)
  • Two Gallants (du galantuloj)
  • Boardinghouse (pensiono)
  • A little cloud (nubeto)
  • Counterparts (kompensaĵoj)
  • Clay (argilo)
  • A painful case (doloriga kazo)
  • Ivy Day in the Committee Room (hedera tago en la komitatejo)
  • A mother (patrino)
  • Grace (graco)
  • The Dead (la mortuloj). Dum epifania festo s-ro Gabriel CONROY ofendas tri virinojn kaj ekkonscias, ke homoj senpasiaj kiel li estas kvazaŭ jam mortaj. Tiu historieto estas ofte nomata la plej grandioza historieto iam ajn verkita.

La historietoj estas divideblaj laŭ la homaj aĝoj kaj situacioj, kiujn ili traktas:

  • Infanaĝo (1 - 3)
  • Adoleskeco (4 - 7)
  • Plenaĝo (8 - 11)
  • Publika vivo (12 - 15)

La unuajn 14 historietojn Joyce verkis en aŭ antaŭ 1905; la lastan en 1907. Sed Joye ne trovis eldoniston ĝis 1914, ĉar multaj timis, ke iuj dublin-anoj tro klare rekonu sin mem en la karakteroj de la historioj.