Dubovica
El Vikipedio
Dubovica, hungare Tarcadobó estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
| Dubovica | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Sabinov | |
| Poŝtkodo | 082 71 | |
| Aŭtokodo | SB | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-51-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1528 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°08′00″N 20°57′10″O / 49.133333°N, 20.95278°OKoordinatoj: 49°08′00″N 20°57′10″O / 49.133333°N, 20.95278°O | |
| Alto | 415 m s.m. | |
| Areo | 17 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Dubovica situas fine de sakovojo 2 km-ojn longa de Lipany.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1278 en hungara formo "Dombomezew". En 1427 32 familioj pagis impostojn. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1787 669 vilaĝanoj loĝis en 99 domoj, en 1828 837 vilaĝanoj en 112 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tarcadobó 718 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Héthárs, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dubovica 1452 homoj, (1442 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo de 1717
- kastelo el la 18-a jarcento
- baroka nobeldomo
- skiejoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio