Dubrovacko-Neretvanska Zupanija

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Dubrovacko-Neretvanska Zupanija


La distrikto Dubrovnik-Neretva (Dubravačko-Neretvanska županija) havas 122.870 loĝantojn (2001).

Surfaco: 8 172 kv.km

La ĉefurbo estas Dubrovnik (55 mil).

Aliaj urboj: Korĉula, Metkoviĉ, Opuzen kaj Ploĉe.

La distrikto estas plej suda kroata distrikto, etendiĝas de la valo de rivero Neretva (NOk) ĝis la Prevlaka (SOr). Interesas ke ĝia marbordo estas rompita per 4-kilometra parto kiu apartenas al teritorio de Federacio Bosnio kaj Hercegovino. Tia teritorio estas restaĵo de tempo de Turka imperio, per kiu Turkoj defendis de atakoj de l' nordaj malamikoj.

Tuta regiono plenas je malnovaj urbaj kernoj: Dubrovnik, Korĉula,sur samnoma insulo Korčula, Ston, kiu situas sur la duoninsulo Pelješac, kaj aliaj. La urba kerno de Dubrovnik estas enskribita en registro de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

En distrikto ankaŭ estas Nacia parko Mljet, kiu estas parto de la insulo Mljet.