Dubrovnik-Neretva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dubrovnik-Neretva
Dubrovačko-neretvanska županija
Mapo
Dubrovnik-Neretva
Pliaj informoj
Sidejo: Dubrovnik
Areo: 1 781 km²
Loĝantaro: (2001) 122 870
ISO 3166-2: HR-19
Telefona antaŭkodo: +385 020
Estro (župan): Nikola Dobroslavić
Oficiala retejo: www.edubrovnik.org
vdr

La kroatia provinco Dubrovnik-Neretva (Dubravačko-Neretvanska županija) laŭ la stato de 2021 havis 115 862 loĝantojn.

Surfaco: 8 172 km²

La ĉefurbo estas Dubrovnik (55 mil).

Aliaj urboj: Korĉula, Metkoviĉ, Opuzen kaj Ploĉe.

La distrikto estas la plej suda kroata distrikto, etendiĝas de la valo de rivero Neretva (NOk) ĝis la Prevlaka (SOr). Ĝia marbordo estas rompita per 4-kilometra parto, kiu apartenas al la teritorio de Federacio Bosnio kaj Hercegovino. Tiu teritorio estas restaĵo de tempo de Turka imperio, per kiu Turkoj defendis sin de atakoj de l' nordaj malamikoj.

La tuta regiono plenas je malnovaj urbaj kernoj: Dubrovnik, Korĉula,sur samnoma insulo Korčula, Ston, kiu situas sur la duoninsulo Pelješac, kaj aliaj. La urba kerno de Dubrovnik estas enskribita en registro de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

En distrikto ankaŭ estas Nacia parko Mljet, kiu estas parto de la insulo Mljet.

aerfoto de la haveno Polace kaj la insulo Mljet kun vido de la insuletoj Kobrava, Ovrata kaj Moracnik fone
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.