Dudek mil leŭgoj sub la maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vingt Mille Lieues sous les mers
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jules Verne
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a de marto 1869
Eldonejo Pierre-Jules Hetzel
Ĝenro sciencfikciofantasto • sea adventure novel • scientific romance • vojaĝa romano • spekulativa fikcio • aventura fikcio • merveilleux scientifique
Loko de rakonto Nov-JorkoBaratoNorvegioFrancioPacifikoAtlantikoSuda OceanoRuĝa MaroMediteraneoSrilankoKretoSuda poluso
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books
vdr

Dudek mil leŭgoj sub la maro (france Vingt Mille Lieues sous les mers) estas klasika sciencfikcia libro verkita de la franca verkisto Jules Verne kaj publikigita en 1870. La nomo estas rilatanta al la distanco kiun la submarŝipo vojaĝas en la rakonto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo estas relative simpla, kaj ĝi precipe servas kiel framo por priskribi la mirindaĵojn de la subakva mondo kaj la teknikaĵojn, kiuj necesos por realigi la profetan vizion de la aŭtoro pri submara vojaĝado kaj esplorado. Estas la jaro 1866, kaj la mara komunumo estas skuita de sporadaj ekvidoj de ŝajne giganta markreito, malsimila al ĉio, kion oni antaŭe vidis. Kiam tiu “cetaco” kolizias kun du komercŝipoj, kaj preskaŭ sinkigas ilin, la usona mararmeo elsendas la vaporfregaton Abraham Lincoln por ĉasi la kreiton. La franca naturisto Profesoro Pierre Aronnax, kiu rakontas la historion; lia servanto Conseil; kaj usona majstro-harpunisto Ned Land kuniĝas kun la ŝipanaro. Post senrezulte serĉi laŭlonge de la orienta marbordo de Sudameriko kaj tra la Pacifiko, Lincoln hazarde renkontas la “monstron” sud-oriente de Japanio kaj penas subigi ĝin per kanonado kaj harpuno. Responde, la besto inundas la fregaton per ĵetoj de akvo, kaj forportas ĝian rudron dum atako, kiu ankaŭ ĵetas Aronnaxon, Conseilon, kaj Landon en la maron.

Forlasitaj de Lincoln, la tri ŝiprompuloj trovas sin sur la “dorso” de la kreinto, kiu estas, efektive, submarŝipo – la Naŭtilo – desegnita, konstruita, kaj komandata de la mistera Kapitano Nemo, kiu enŝipigas Aronnaxon, Conseilon, kaj Landon kiel siaj kaptitoj, sed permesas, ke ili libere disponu de la ŝipo. Sekvas daŭra submara aventuro – 20.000 leŭgoj sub la maroj – dum kio Naŭtilo esploras preskaŭ la tutan de la monda oceano kaj la suba marfundo. Aronnax estas fascinata pri ĉi tiu eksterordinara aliro al la submara regno. Per liaj longaj konversacioj kun Nemo, oni lernas kiel Naŭtilo estas desegnita kaj funkcias, pri ties plena sendependeco de apogo de la tero, kaj pri la “misio” de la submarŝipo: vagadi tra la terglobo, apogante luktojn kontraŭ tirana subpremo. Intertempe, Ned Land fariĝadas pli kaj pli malkontenta pro sia mallibereco, kaj li fine konvinkas la profesoron kaj Conseilon kuniĝi kun li kaj eskapi el la submarŝipo. Kiam ili ekprovas eskapi, Naŭtilo estas suĉita en la legendan akvokirladon, la Malstromo, en la Norvega maro, kaj kiam mildiĝas la sekva violento, ŝajnas, ke nur Aronnax, Conseil, kaj Land postvivis.

La nomo de la kapitano, "Nemo", estas la latina vorto por "neniu"; tiu nomelekto povas esti inspirita de la Odiseado en kiu Odiseo, dum sia renkonto kun Polifemo, prezentis sin kiel Udejs, kio estas la greka vorto por "neniu".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Walt Disney produktis en 1954 faman filmon 20,000 Leagues Under the Sea bazitan sur la romano.

Bildaro[redakti | redakti fonton]