Dudeksesuma sistemo
En matematiko, dudeksesuma sistemo estas cifereca sistemo kies cifereca bazo estas 26.
Bazo 26 estas natura vojo de prezentantado de nombroj kiel teksto per la 26-litera latina alfabeto. Tiel la uzataj ciferoj estas identigita kun literoj kiel 0=A, 1=B, 2=C, ... 25=Z. Ekzemploj de nombroj en la sistemo: 26 = BA, 678 = BAC.
Ĉi tiu sistemo estas de limigita praktika valoro, kvankam literoj uzataj en nominaloj aŭ numeroj povas esti konsiderataj kiel dudeksesumaj entjeroj por kalkulaj celoj se la tuta alfabeto estas uzata.
Frakcioj [redakti]
Pro tio ke 26 estas komponigita nombro kaj kuŝas inter du komponigitaj nombroj (25 kaj 27) multaj frakcioj estas simplaj.
- B/C = A,N
- B/D = A,IRIRIRIR...
- B/E = A,GN
- B/F = A,FFFFFFF...
Ankaŭ frakcioj B/G, B/I, B/J, B/K, B/M, B/N, B/P, B/Q estas simplaj.
Ekzempla kodanta algoritmo [redakti]
Ĉi tiu realigo en Java montras kiel konverti entjeron en linion de literoj en la bazo 26.
public static String al_bazo_26(int i){ String s=""; while(i>25){ int r=i%26; i=i/26; s=(char)(r+'a')+s; } s=(char)(i+'a')+s; return s; }
