Dudenta barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dudenta barbulo
Dudenta barbulo
Dudenta barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Libiedoj Lybiidae
Genro: Lybius
Specio: L. bidentatus
Lybius bidentatus
(Shaw, 1798)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Dudenta barbulo (Lybius bidentatus) estas birdospecio de la grupo de Afrikaj barbuloj. Barbuloj kaj tukanoj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. La barbuloj ricevas sian nomon pro bridaj harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri facile videbla, mezgranda barbulo 21 al 25 cm longa kaj 72-120 g peza sufiĉe simila al la samgenra Barbobarbulo. Tiu ĉi estas diketa, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallongeca beko. La plenkreskulo havas nigrajn kronon, dorson, flugilojn kaj voston. La gorĝo kaj ĝis la ventro estas ruĝaj, sed en supra brusto estas nigra nuanco kaj ĝenerala ruĝo estas miksita kun blanko en la flankoj, kaj estas helflava ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo tre kontrasta kun la nigra okuliriso (ĉe la Barbobarbulo estas hela okuliriso kaj estas ampleksa areo, sed ne tiom kontrasta). La pugo estas blanka. La beko estas tre dika (26.5 al 33 mm longa) kaj eburkolora, montras segilecan bordon en la suba makzelo kaj du tre videblajn dentonoĉojn kaj sulkojn en la bordo de la supra makzelo, kiel la Barbobarbulo, sed tiu havas alian pli rimarkindan econ por la nomo, nome la rimarkindegajn “barbojn”, kiuj apenaŭ videblas ĉe la Dudenta barbulo kaj pro tio tiu ĉi specio ricevas la nomon de tiuj du “dentoj”. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la inoj montras nigrajn strietojn en la blankaj flankomakuloj. La junuloj estas iom pli senkoloraj. La voĉo estas graŭla skroŭk.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas en ampleksa areo de subsahara Afriko el Gvineo Bisaŭa tra la tuta Gvinea golfo suden ĝis Angolo kaj orienten ĝis Kenjo, kaj pli precize en la landoj Benino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝerio, Ruando, Sierra-Leono, Sudano, Tanzanio, Togo kaj Ugando.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas ĉe arbaroj kun densaj sekfoliaroj, kiel de akacioj, aŭ ĉe arbarklaraĵoj aŭ arbarbordoj, densaj arbustejoj, densaj riverarbaroj kaj kelkaj arbarkultivejoj. Ili vivas en paroj aŭ etaj grupoj kaj ripozas komune en la sama arbotruo inter densa foliaro. Ili manĝas formikojn, termitojn, skarabojn kaj fruktojn kiel papajfruktoj, avokadoj, figoj, kaj ombrelfruktoj palmonuksjj kaj ruĝa pipro.

Por la reproduktado okazas ceremonioj kie la masklo bekofrapas ĉe la nestenirejo por allogi la inon. Ankaŭ helpantoj defendos la nestotruon kaj ĉeestos la reproduktadon. Ambaŭ gepatroj elfosas truojn 2-20 m supergrunde en sekaj branĉoj. Tie la ino demetas 2-4 blankajn ovojn kiuj estos kovataj dum 13 tagoj. La idoj manĝas unue insektojn kaj poste fruktojn. La elnestiĝo okazas post 37 tagoj kaj poste la idoj ankoraŭ estos manĝigataj de la gepatroj.

Fotita ĉe Entebbe, Ugando

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Lybius bidentatus aequatorialis (Shelley, 1889)
  • Lybius bidentatus bidentatus (Shaw, 1799)

Referencoj[redakti | redakti fonton]