Dudinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dudinka
urbo • setlejohaveno • city of okrug significance • vilaĝo • Sovaĝeja kabano

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 647000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 015  (2018) [+]
Loĝdenso 200 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 69° 24′ N, 86° 11′ O (mapo)69.486.183333333333Koordinatoj: 69° 24′ N, 86° 11′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 105 km² (10 500 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Dudinka (Rusio)
Dudinka (Rusio)
DEC
Dudinka
Dudinka
Situo de Dudinka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dudinka [+]
vdr

Dudinka (ruse Дудинка) estas urbo en Rusio kun ĉirkaŭ 24.600 loĝantoj en Krasnojarska regiono.

La urbo estas sur multjare frostiĝinta tero sur dekstra bordo de rivero Jenisej (Енисей) apud enfluo en ĝin de rivero Dudinka (Дудинка).

Dudinka estis fondita en 1667 kiel vintra setlejo. Ĝi ricevis la urbajn rajtojn en 1951. La urbo portas nomon de iama peltokomercisto Dudin, kiu konstruis tie la unuan blokdomon en la 17-a jarcento.

La urbo havas marhavenon ĉe bordo de la Jenisej, kiu interligas la oriente situantan industrian centron Norilsk al la Nordorienta pasejo. Hodiaŭ, tursitoj povas eniri la urbon nur per aparta permesilo.

La haveno de Dudinka apartenas al entrepreno Norilsk Nickel kaj samtempe mar- kaj riverhaveno.