Duilio Magnani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo Johano Paŭlo la 2-a transprenas de Duilio Magnani la Esperantan Meslibron kaj Legaĵaron.

Duilio MAGNANI (naskiĝis la 11-an de junio 1928 en Misano Adriatico, 10 km sude de Rimini, en Italio; mortis la 20-an de aprilo 2010) en Rimini. Li estis katolika pastro kaj iama prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Li estis honora prezidanto de IKUE kaj honora membro de UEA (ekde 2005).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel filo de malriĉaj gekamparanoj, li deziris studi, kaj tiucele li eĉ almozpetis. Dum la Dua mondmilito, li vizitis la mezgradajn lernejojn en Trento, kaj poste la gimnazion en Rimini. Li studis teologion ĉe la regiona Papa Seminario en Bolonjo, kaj sacerdotiĝis la 28-an de junio 1953 en Rimini. Post tri-jara helpopastrado, li iĝis paroĥestro en kampara vilaĝeto ĉe Rimini, kaj, samtempe, dioceza Asistanto de la Virina Junularo de Katolika Agado. Ekde 1964 li paroĥestris en Rimini (kvartalo San Giuliano Mare). En 2003, okaze de sia 75-jariĝo, laŭ la preskriboj de la kanona juro, li prezentis siajn demisiojn al la episkopo. Dum multaj jaroj li estis "spirita" filo de Pio el Pietrelcina, gvidante multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo kaj havante personajn kontaktojn kun la estonta Sanktulo.

En 1969 Pastro Magnani trapasis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Lasinte la spiritan gvidadon de la episkopujaj Katolika Blinduloj, li dediĉis sian tutan liberan tempon al la Esperanto-movado. En 1976 li estis elektita ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE. En 1979 li iĝis prezidanto de IKUE, kaj dum la jaroj li estis plurfoje reelektita, ĝis 1995, kiam li rezignis pri tiu ĉi posteno. La jaroj de lia prezidanteco estis tiuj dum kiuj, danke al lia senlaca, insista agado, la ĝenerala kaj la katolika movado havis gravajn atingojn: oficiala agnosko de IKUE kiel privata internacia asocio de fideluloj fare de la Sankta Seĝo; oficiala aprobo de la roma Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festotagoj en Esperanto (kaj ĝia eldono); aĉeto de roma sidejo por IKUE; esperantlingvaj salutoj de la Papo je Kristnasko kaj Pasko (ekde 1994). Por la movado lia agado estis impona: helpo kaj asisto al orienteŭropaj esperantistoj (interalie: alsendo de nutrovaroj kaj vestaĵoj al polaj esperantistoj dum la periodo de la sieĝostato) kaj bonfara agado favore al esperantistoj de la evoluontaj landoj; la realigo de la plej vasta ZEO: esperant- kaj ital-lingvaj artaj mozaikoj en preĝejo de Rimini; gastigo de Ekumena Esperanto-Kongreso kaj de la Kongreso de IFEF, kunlaboro kun Akademio Internacia de la Sciencoj, kontaktoj kun multaj gravuloj de la civila kaj religia mondo.

UEA distingis lin en 2007 per la Premio Onisaburo Deguĉi.

Magnani mortis la 20-an de aprilo 2010 post batalo kontraŭ tumoro[1]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eta biografio de Pastro Duilio Magnani