Duke Ellington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duke Ellington
usona ĵazmuzikisto
usona ĵazmuzikisto
Persona informo
Naskonomo Edward Kennedy Ellington
Aliaj nomoj Duke Ellington
Naskiĝo 29-a de aprilo 1899
en Vaŝingtono, Usono
Morto 24-a de majo 1974
en Novjorko, Novjorkio, Usono
Mortokialo pulma kancero
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Duke Ellington House
Ŝtataneco Usono
Alma mater Armstrong High School
Familio
Edz(in)o Edna Thompson
Infano Mercer Ellington
Okupo
Okupo pianistokomponisto • aŭtobiografo • ĵazmuzikisto • dirigentobandestromuzikproduktisto • filmkomponisto • aranĝisto • kantotekstisto • jazz arranger
Verkoj Just Squeeze Me (But Please Don't Tease Me)
It Don't Mean a Thing
Solitude
Black, Brown and Beige
Harlem
Diminuendo and Crescendo in Blue
TTT
Retejo http://www.dukeellington.com/
http://www.dukeellingtonlegacy.com/
vdr

"Duke" Edward Kennedy ELLINGTON (29-a de aprilo 1899 en Vaŝintono24-a de majo 1974 en Nov-jorko) estis orkestrestro kaj pianisto.

Li kreis ĵazorkestron en 1924, kiun li direktis ĝis sia morto. Plurajn epokojn oni distingas en lia verko.

1°) 1924-1939. La stilo "jungle", la sono estas raŭka kaj voka per uzo de sordinoj "wa wa". Black And Tan Fantasy (1927), It Don‚t Mean A Thing (1932), Solitude (1934), Prelude To A Kiss (1938).

2°) 1939-1945. Kun Strayhorn Billy, kiu helpis Ellington-n ĝis sia morto en 1967. La orkestro adaptiĝis je la stilo "svingo". Koko, Concerto For Cootie (1940), Take The A Train (1941), Perdido (1942), Black, Brown And Beige (1944).

3°) 1946-1955. Ellington kreis impresionistajn verkojn kaj konĉertajn sekvojn sen forgesi siajn malnovajn temojn, kiujn li revizitis. Trumpet No End (1946), Transbleucency (1947), Perfume suite (1945), The Tattoued Bride (1950), Controversial Suite (1951).

4°) 1955-1974. "The Duke" denove kaj senĉese revizitis sian verkon, kaj oni ofte aŭdas lin je piano. Diminued And Crescendo In Blues (1956), A Drum Is A Woman (1956), New Orleans Suite (1972).

Duke Ellington estas unu el la plej gravaj kreintoj de la ĵazo. Li skribis belajn temojn kiujn subtile harmoniigis kun delikataj alojoj de sonoj, sen forgesi la svingon.