Duklando Brunsvigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Brunsvigo (apartigilo)
Duklando Brunsvigo
Plena origina nomo:
Herzogtum Braunschweig
 Brunsvigo-Wolfenbüttel 18141918 Libera Ŝtato Brunsvigo 

duklandoadministra teritoria unuo
Geografio
La duklando en 1914
La duklando en 1914
Ĉefurbo:
Areo:
3672,2 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
494,339 (1910)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
konstitucia monarkio monarĥio
Ekde 1871 membroŝtato de la Germana Regno
Patrina lando:
Estiĝo:
1814 Viena Kongreso, rangaltiĝo al duklando
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Brunsvigo-Wolfenbüttel Brunsvigo-Wolfenbüttel
Postsekvaj ŝtatoj:
Libera Ŝtato Brunsvigo Libera Ŝtato Brunsvigo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Germana Federacio

vdr

La lando Brunsvigo, germane Braunschweig, estis germana ŝtato kun la samnoma ĉefurbo kiu ekzistis inter 1814 kaj 1945, unue kiel duklando Brunsvigo (ekde 1871 kiel parto de la Germana Regno), ekde la Novembra Revolucio 1918 kiel respubliko (Freistaat Braunschweig = "Libera Ŝtato Brunsvigo" = "Respubliko Brunsvigo") ene de la Vajmara Respubliko.

La duklando Brunsvigo estis posteulo de la iama princlando Brunsvigo-Wolfenbüttel, kaj estis najbara al la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, posta reĝlando Hanovro. Ambaŭ landoj, Brunsvigo-Wolfenbüttel kaj Brunsvigo-Luneburgo, en la 13-a jarcento devenis el la tiama komuna duklando Brunsvigo-Luneburgo. En 1945 la du landoj estis reunuigitaj en la nove fonditan federacian landon Malsupra Saksio.