Duklando Salcburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektoprinclando Salcburgo
Duklando Salcburgo
Plena origina nomo:
Kurfürstentum Salzburg
Herzogtum Salzburg
 Princĉefepiskoplando Salcburgo 18031806
18061918
Salcburgo (sublando) 

historia lando • Landopartoj de Aŭstrio-Hungario
Geografio
Situo de la Duklando Salcburgo en Aŭstrio-Hungario
Situo de la Duklando Salcburgo en Aŭstrio-Hungario
Ĉefurbo:
Areo:
7 153 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
221 300 (1913)
Ŝtat-strukturo
1803-1806 Elektoprinclando, poste duklando
Patrina lando:
1803-1806 Sankta Romia Imperio, poste ĝis 1867 Aŭstra imperio, poste Aŭstrio-Hungario
Estiĝo:
Sekularigo de eklezia teritorio
Pereo:
Novembra Revolucio en Germanio kaj Aŭstrio; duklando iĝas respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Princĉefepiskoplando Salcburgo Princĉefepiskoplando Salcburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
Salcburgo (sublando) Salcburgo (sublando)
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La duklando Salcburgo estis historia teritorio ene de la aŭstra monarkio, kiu estiĝis el la antaŭa princĉefepiskoplando Salcburgo kaj estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo.

La duklando estiĝis en 1803 kiam la antaŭa eklezia teritorio princĉefepiskoplando Salcburgo estis sekularigita per la Regna deputacia fina akto de la Sankta Romia Imperio en ties lastaj jaroj. Per la sama akto la duklando estis ankaŭ levita al la rango de elektoprinclando. La regado de la lando, kun la duka kaj princo-elektista rango, estis donita al grandduko Ferdinando la 3-a de Toskanio. Li tamen ne havis okazon ekuzi sian princo-elektistan voĉdonrajton, ĉar jam tri jarojn poste la Imperio estis dissolvita, kaj dum tiu periodo ne okazis imperiestra elekto. La duklandon akiris la Aŭstria imperio, kun la aŭstra imperiestro Francisko la 1-a kiel duko de Salcburgo. La elpostenigita Ferdinando estis rekompencita per la grandduklando Würzburg (kelkajn jarojn poste li tamen reakiris sian Toskanion). En 1809 la duklando venis sub rego de napoleona Francio, 1810 de la reĝlando Bavario, kaj fine en 1814 reen al Aŭstrio, minus la regiono Rupertiwinkel, kiu restis bavara.

Dum iom pli ol cent jaroj la duklando Salcburgo restis parto de la aŭstra monarkio: de 1814 ĝis 1867 la Aŭstria imperio, poste Aŭstrio-Hungario, ĝis la Revolucio de 1918 forigis ĉiujn monarkiojn en Germanio kaj Aŭstrio kaj establis respublikojn.