Dukojnosimilaĵa kvaredra kahelaro
| Dukojnosimilaĵa kvaredra kahelaro | |
| Speco | Duala de konveksa uniforma kahelaro de eŭklida 3-spaco |
| Edroj | Izocela triangulo |
| Ĉeloj | Dukojnosimilaĵoj (malregulaj kvaredroj) |
| Ĉeloj ĉirkaŭ latero | 4 aŭ 6 |
| Ĉeloj ĉirkaŭ vertico | 24 |
| Geometria simetria grupo | Im3m |
| Propraĵoj | Ĉelo-transitiva, edro-transitiva |
| Duala | Dutranĉita kuba kahelaro |
En geometrio, la dukojnosimilaĵa kvaredra kahelaro estas kahelaro de eŭklida 3-spaco farita de identaj neregulaj kvaredraj ĉeloj.
La ĉeloj estas streĉitaj kvaredroj, ĉi tia kvaredro estas nomata kiel dukojnosimilaĵo. Ĉeloj estas edro-transitivaj kun 4 identaj izocelaj triangulaj edroj.
24 dukojnosimilaĵoj kuniĝas je ĉiu vertico de la kahelaro. La unio de ĉi tiuj 24 dukojnosimilaĵoj formas romban dekduedron. Ĉiu latero de la kahelaro estas ĉirkaŭbarita de 4 aŭ 6 dukojnosimilaĵoj, depende de tio ĉu la latero estas la bazo aŭ unu el la flankoj de ĝiaj najbaraj izocelaj triangulaj edroj. Se latero formas la bazojn de ĝiaj najbaraj izocelaj trianguloj, de ĝi estas ĉirkaŭbarita per 4 dukojnosimilaĵoj, ili formas malregulan okedron. Se latero formas unu el la du egalaj flankoj de ĝiaj najbaraj izocelaj triangulaj edroj, la 6 dukojnosimilaĵoj ĉirkaŭbarantaj la lateron formas speciala speco de paralelepipedo nomatan kiel tritranĉa kajtopluredro.
La duala de la dukojnosimilaĵa kvaredra kahelaro estas la uniforma dutranĉita kuba kahelaro.
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
- "{{{titolo}}}".Gibb, WilliamGibb, William (1990). "". Mathematics in School - Matematiko en Lernejo 19 (3): 2–4
- La antaŭa estas represita: Pritchard, Chris, red. (2003). The Changing Shape of Geometry: Celebrating a Century of Geometry and Geometry Teaching - La ŝanĝanta formo de geometrio: festante jarcenton de geometrio kaj geometria instruado. Cambridge University Press, 363–366. ISBN 0-521-53162-4.
- "{{{titolo}}}".Senechal, MarjorieSenechal, Marjorie (1981). "{{{titolo}}}". Mathematics Magazine - Matematika Revuo 54 (5): 227–243
