Dukojnosimilaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dukojnosimilaĵo
Bildo
Dukojnosimilaĵo en kvadrata kvadro
Speco Neregula kvaredro
Verticoj 4
Lateroj 6
Edroj 4 trianguloj
v  d  r
Information icon.svg

En geometrio, dukojnosimilaĵo estas pluredro kies kvar edroj estas identaj izocelajskalenaj trianguloj. La regula kvaredro havas kvar identajn egallaterajn triangulajn edroj, sed kutime ne estas konsiderata kiel dukojnosimilaĵo. La edroj de kvarlatera dukojnosimilaĵo estas izocelaj; la edroj de romba dukojnosimilaĵo estas skalenaj.

Ĉiuj solidaj anguloj kaj verticaj figuroj de dukojnosimilaĵo estas la samaj. Tamen, dukojnosimilaĵo ne estas regula pluredro, ĉar ĝiaj edroj ne estas regulaj plurlateroj.

Iuj kvarlateraj dukojnosimilaĵoj formas kahelarojn. La dukojnosimilaĵo kies kvar verticoj estas (-1, 0, 0), (1, 0, 0), (0, 1, 1), kaj (0, 1, -1) estas ĉi tia dukojnosimilaĵo.[1] Ĉiu el ĝiaj kvar edroj estas izocela triangulo kun lateroj de longoj √3, √3, kaj 2. Ĝi povas kaheligi spacon kaj formi la dukojnosimilaĵan kvaredran kahelaron. Ĝi povas esti faldita sen tranĉo aŭ interko de sola folio el ortangula folio kun rilatumo de la flankoj √2, ekzemple el A4 papero.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "{{{titolo}}}", gazeto : {{{gazeto}}} Senechal, MarjorieSenechal, Marjorie (1981). "Which tetrahedra fill space? - Kiuj kvaredroj enspacas spacon?". Mathematics Magazine - Matematika revuo 54 (5): 227–243
  2. "{{{titolo}}}", gazeto : {{{gazeto}}} Gibb, WilliamGibb, William (1990). "Paper patterns: solid shapes from metric paper - Paperaj ŝablonoj: solidaj formoj el metrika papero". Mathematics in School - Matematiko en lernejo 19 (3): 2–4 represita en Pritchard, Chris, ed. (2003). The Changing Shape of Geometry: Celebrating a Century of Geometry and Geometry Teaching - La ŝanĝanta formo de geometrio: festo de jarcento de geometrio kaj geometria instruado. Cambridge University Press, 363–366. ISBN 0-521-53162-4.