Duliĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duliĥio (greklingve: longa insulo) estas insulo kiu aperas en la unua kanto de Odiseado de Homero, kaj plue en la naŭa kanto. Laŭ la Homera teksto, Duliĥio tre proksimas al la aliaj okcidentaj grekaj insuloj: Zante, Samo, Itako, Asteris. Tamen, dum Zante, Samo (t.e. Kefalinio) kaj Itako estas konataj ĝis nun, Duliĥion oni ne povas nuntempe identigi, samkiel Asteris. Pluraj kleruloj pristudis ĉi tiun misteron de la perdita insulo Duliĥio, kaj plejparte ili observis ke la multaj menciaĵoj de Itako en Odiseado malbone kongruas kun la lokiĝo de la nun konata Itako: ĝi devus esti pli okcidente kaj pli sude, kaj Asteris (sammaniere neidentifiebla) devus esti inter ĝi kaj Samo. Ĝenerale oni konkludas ke Odiseado estas poezia, ne geografia verko kaj sensencas tro atenti tiujn detalojn. Tamen interesa nova teorio de Bittlestone, Diggl kaj Underhill (vidu) sugestas prilumantan solvon. Laŭ ili la vera Itako povus esti la plej sudokcidenta parto de Kefalonio, kiu en Homera tempo estis - laŭ ilia konjekto - memstara insulo; Samo estus do la orienta parto de la nuna Kefalinio, kaj tial Duliĥio estus la nun nomata Itako. Eĉ Asteris tiamaniere oni povus identigi en la duoninsulo de Argostoli - sed oni devus supozi ke Homero uzis la saman vorton por insulo kaj duoninsulo.