Dumakula alaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dumakula alaŭdo
Dumakula alaŭdo
Dumakula alaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Melanocorypha
Specio: M. bimaculata
Melanocorypha bimaculata
(Menetries, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dumakula alaŭdo, Melanocorypha bimaculata, estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en varmaj kaj mezvarmaj landoj oriente el Turkio al Centra Azio. Ĝi estas la orienta similulo de sia proksima parenco, la stepalaŭdo.

Ĝi estas ĉefe migranta birdo, kiu vintrumas en nordorienta Afriko, amplekse el la Mezoriento al Pakistano, Barato kaj Tibeto. Tiu palearktisa birdo estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo.

Melanocorypha bimaculata 2.jpg
Melanocorypha bimaculata 2
Ilustraĵo
Melanocorypha bimaculata - (MHNT)

Temas pri birdo de ŝtona duondezerto kaj terkultivejoj de pli altaj altitudoj. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3-4 ovojn. La manĝo esta semoj kaj insektojn, tiujn lastajn ĉefe dum la reprodukta sezono. Ĝi estas gregema vintre.

Temas pri granda, fortika alaŭdo, 16-18 cm longa, iomete pli malgranda ol la Stepalaŭdo. Ĝi esta nedistingebla specio surgrunde ĉefe striita brunece supre kaj blanke sube, kun nigra makulo ambaŭflanke de la kolo, kiel ĉe la parenca Stepalaŭdo, sed ne tiom markita nek larĝa kaj dividita en du diversaj horizontalaj linioj malantaŭen, kio nomigas la specion kaj en naciaj lingvoj kaj en Esperanto kaj en la scienca nomo, ĉar bimaculata signifas en la latina “kun du makuloj”. Krome ĝi havas blankan superokulan strion tre videbla inter la ruĝbruna krono kaj la bruneca vango, ankaŭ pli markita ĉe tiu ĉi specio ol ĉe tiuj de aliaj samfamilianoj. Estas ankaŭ du brunecaj strioj, unu el la beko al la okulo kaj alia sub la okulon, pli markita ol ĉe la Stepalaŭdo.

Dumfluge ĝi montras mallongajn mallarĝajn flugilojn, kiuj estas grizbrunaj sube, kaj mallongan voston kun blanka pinto, sed ne blankaj bordoj. La bildo de flugiloj kaj de vosto estas distingiloj de tiu ĉi specio disde la pli okcidentaj samfamilianoj.

La kanto estas kiel iom pli akra versio de tiu de la Stepalaŭdo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]