Dumao

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Dumao (ruse Ду́ма [duma]: penso) signifas ĝenerale konsilanta asembleo, ekzemple urba konsilantaro. De 1906 ĝis 1917 kaj denove ekde 1993 unuavice temas pri la unua ĉambro de la parlamento de la Rusia Federacio (ambaŭ parlamentaj ĉambroj kune estas la Federacia Asembleo de Rusio). Ankaŭ ekster Rusio (ekzemple en Ukrainio) la vorto eniris analogan uzon. La nuna rusa dumao estas (same kiel estis la historia rilate al la caro) en ne tre forta pozicio kompare kun la prezidento. Laŭ la konstitucio de 1993 en la dumaon elektiĝas 450 deputitoj; duono per listo, duono rekte. Ĉiu civitano de la Rusa federacio, havanta 21 jarojn aŭ pli, povas esti elektita por 4-jara ofica periodo.

[redakti] Reta ligilo

·  oficiala retejo de rusa Dumao