Dumdumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dumdumo estas tia pafaĵo, kies pinto estas iomete forigita, tiel ke ĝi estas obtuza. Alia tipo de dumdumo ekestas, kiam oni entranĉas la ŝelon de la pafaĵo, tiel ĝi disfermiĝas aŭ platiĝas (depende de la tranĉo) en la homa korpo.

La normala kugla aŭ ŝelohava (longa) pafaĵo trakuras la homan korpon kaj ne kaŭzas ŝirvundojn, vundegojn.

Dumdumo kaŭzas grandajn vundojn nekuraceblajn, ĉar ne eblas (aŭ ne eblis en la 19-a jarcento) eligi la kuglon el la korpo kaj ĝi emas kaŭzi infekton; eĉ se vundito ne mortas tuj post la pafo, li ofte mortas pli poste. Pro tio la Konvencio de Hago (el la jaro 1899[1]) malpermesis dumdumojn (’’ĉiujn pafaĵojn, kiuj en la homa korpo disiĝas aŭ platiĝas’’) por eterno por ĉiu armeo, escepte de uzo por ĉaso aŭ ĉe la koloniaj militoj. La deklaracion ne subskribis Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiu lasta uzis ilin en la posta Bur-milito (1900).

Ekde la akcepto de la Deklaracio en Hago (1899) la armeoj rajtas batali teorie nur per plene kovritaj pafaĵoj...

Nuntempe oni kelkfoje permesas uzi dumdumojn en ĉasado.

Strukturo

La dumduma pafaĵo estas longa, ŝelohava pafaĵo, malfermita ambaŭfine kaj ne entenanta eksplodaĵon aŭ ion alian (sed ankaŭ tiel ŝirvundas). Oni komence detranĉis la finon kaj la interna plumbo restis en ĝi (Barato), tiel ĉe altrafo la plumbo elŝoviĝis en la vundon kaj kaŭzis grandajn ŝirvundojn. Tiam la nikela ŝelo ĉirkaŭprenis la plumban internan kernon (pleniĝaĵon), sed ne centprocente, ĉar ĉe la fino la plumbo libere elŝutiĝas.

Historio

La unuajn dumdumojn produktis Britio en Barato en la vilaĝa produktejo ĉe Dumdum proksime al Kalkato, de kiu venas la nomo de la pafaĵoj. Britio uzis ĝin onidire unuafoje amase en Sud-Afriko en la Bur-milito de 1900, sed verŝajne vere unuafoja uzo okazis en Barato en la ekprodukta lando (fine de la 19-a jarcento), poste en Sudano kontraŭ la ribelantaj triboj. La pafaĵoj uzitaj en Sudano havis kavan pinton (tiuj en Barato estis plenaj je plumbo).