Dumpingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dumpingodumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkura(j)n kompanio(j)n aŭ simple celas akiron de valuto. Ekz. Sovetunio vendis grenon kaj segitan lignon ekde 1928 en granda kvanto por akiri valuton por aĉeti modernajn teknologiojn. Oni akuzis Sovetunion pri dumpingo.

Komence de la 21-a jarcento oni ofte akuzas Ĉinion (vestoj kaj aliaj artikloj), Vjetnamion (ŝuoj) kaj konkurajn landojn je dumpingo, post kio oni enkondukas kontraŭdumpingajn doganojn.

La politika akuzo je dumpingo estas parto de la protekto de la enlandaj entreprenoj, laboristoj. La kontraŭdumpinga politiko signifas altiĝon de la vendoprezo de la tuŝitaj varoj.

Kontraŭdumpinga leĝo[redakti | redakti fonton]

Multaj landoj havas leĝojn por eviti dumpadon.

IKEV: skribas: "kvankam dumpaj prezoj por la importlando havas la avantaĝon ke la produktoj estas tre malmultekostaj, ili povas kaŭzi gravajn malfacilojn al ties propra industrio. Tial ekzistas kontraŭdumpa leĝo en diversaj landoj" [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 115, numero 830, kapvorto dumping