Dunaalmás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dunaalmás [dunaalmAŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tata inter Tata kaj Neszmély.

Panoramo de Dunaalmás

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter monto kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Esztergom-Komárom, laŭ fervojo Budapeŝto-Dorog-Komárom. Tatabánya troviĝas 17 km-ojn, Komárom 16 km-ojn, Tata 7 km-ojn, Almásfüzitő 4 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dunaalmás kaj sia ĉirkaŭaĵo estis loĝita loko de praaj tempoj. Tie malkovriĝis trovaĵoj el la bronza, romia epokoj kaj el la temo de popolmigrado. La nomo de romia setlo ĉi tie nomiĝis Asanum. La unua skribita mencio de nuna vilaĝo devenas el 1093, en la formo: ALMAS (l: almaŝ).

La setlo verŝajne estis eltrenita el la bieno de Füzitő, kaj donacis ĝin Stefano la 1-a (Hungario) al la abatejo de Pannonhalma.

1093: La vilaĝo troviĝas sur la listo de bienoj de reĝo Ladislao la 1-a (Hungario).

1216: La papo Inocento la 3-a listigis la vilaĝon inter la memstaraj bienoj de abatejo, kune kun la preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario).

1223: Ĝi apartenis al la praa bieno de abatejo de Szentmárton, kaj la reĝo Andreo la 1-a fortigis la donacon de Ladislao.

1342: La reĝo Karolo la 1-a (Hungario) restadis en la vilaĝo kaj iun sian dokumenton li datigis de ĉi tie.

1369: Reĝa kuracisto Francisko estis enskribita luanto.

1422-1462: Apartenaĵo de fortikaĵo de Komárom sub nomo Villa Almas.

1500: La posedanto estas la familio Porkoláb.

1529: La turkoj detruiĝis la vilaĝon.

1540: Ĝi estas garantiaĵa bieno de ERDŐHEGYI Benedek kaj ties partneroj.

1570: La vilaĝo estis denove setlata, tiam ĝi havas la nomon Rév-Almás (pram-poma).

1651 kaj 1673: La ĉefabato de Pannonhalma protestas kontraŭ tio, ke la reĝo donacis la setlon al PUCHAIM Johano.

1714: Ĉi tie ripozis sveda reĝo Karlo la 12-a, kiu vojaĝis hejmen el la turka kaptiteco.

1749: Nomitaj bienistoj estas: TAKÁCS Johano, Francisko, kaj Judit; KIRÁLY Kata, VARGA Johano, MÉSZÁROS Stefano, Zuzana kaj Eva. Pli malfrue estiĝis bienistoj la familio Zichy ĝis 1853, kiam ili forvendis ĝin al kanonika ordo de Klosterneuburg.

1815: Forta tertremo okazis en la ĉirkaŭaĵo, kaj ruiniĝis ankaŭ la parton de la vilaĝo.

1848: La taĉmentoj de generalo KLAPKA György ĉi tie ekbatalis kun la imperiestraj taĉmentoj. Dum la batalo oni akre luktis ankaŭ en la stratoj de la vilaĝo.

El al ŝtonoj de ŝtonminejo de la vilaĝo konstruis la romianoj sian setlejon Brigetio. La sklavoj transportis la ŝtonon tra la t.n. ŝtontransporta vojo ekzistanta ankoraŭ hodiaŭ. La minejo funkciis ankaŭ post al romia epoko, sed hodiaŭ estas jam fermita.

En la tombejo de la vilaĝo troviĝas la tombo de Lilla (Julia Vajda), muzo de Mihály Vitéz Csokonai.

La vilaĝo apartenas al vinoregiono "Ászár-Neszmély".

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Amika komunumo[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri almás (= poma aŭ pomarbaro) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin en Bălan (Sălaj)!

Almás Almásfüzitő Almásháza Almáskamarás Almáskeresztúr Bácsalmás
Dunaalmás Fertősalmás Hontalmás Magyaralmás Pozsonyalmás Rácalmás
Szádalmás Szepesalmás Tóalmás Torontálalmás