Dunacia solvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunacia solvo estas la termino, per kiu oni plej ofte nomas unu proponatan solvon de la israela-palestina konflikto. Oni nomas ĝin ankaŭ "unuŝtata solvo", kontrastigante ĝin kun la "duŝtata solvo".

Proponantoj de dunacia konfliktsolvo pledas por komuna ŝtato en la historia Palestino, dividota de juda kaj araba loĝantaroj. La tuta Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro estus kunligitaj kun Israelo, iliaj palestinaj arabaj enloĝantoj ricevus ŝtatanecon kaj statuson egalajn al tiuj de la judaj kaj arabaj ŝtatanoj de la nuntempa Israelo. La nova ŝtato havus sekularan karakteron, anstataŭ esti dominata de la judismo.

La ideo estas enorme disputiga. Ĝi ekzistas jam de jardekoj, dum kiuj ĝi havis relative malmulte da efiko, sed en 2003 la demografia defio konsistanta en la potenciale baldaŭa plimulteco de la araba loĝantaro kaj malplimulteco de judoj okcidente de la rivero Jordano revenigis la dunacian proponon al la fokuso de atento.

Dunaciismo antaŭ 1947

Dunaciaj proponoj por komuna juda-araba ŝtato en Palestino ekzistas almenaŭ ekde la 1920-aj jaroj. En 1925, la ĵurnalisto Robert Weltsch establis Brit Ŝalom (Pakto de Paco) por akceli judan-araban interkompreniĝon en Palestino. Brit Ŝalom, kiu funkciis ĝis 1933, programe alvokis krei "dunacian ŝtaton, en kiu la du popoloj ĝuos egalajn rajtojn, konvenajn al la du grupoj, kiuj muldas la destinon de la lando, sendepende de tio, kiu el la du estas nombre plimulta en iu ajn difinita tempo" (el la unua eldonaĵo Our Aspirations [Niaj aspiroj], 1927). Ĝi havis kelkcent membrojn, kiuj estis ĉefe eŭropdevenaj intelektuloj. La ĝeneralan koncepton de dunaciismo poste alprenis aliaj malplimultaj cionismaj grupoj, kiel Haŝomer Hacair kaj Mapam, Kedmah Mizraĥa, la Iĥud kaj la Ligo por Juda-Araba Repaciĝo.

Antaŭ 1947, multaj gvidantaj judaj intelektuloj estis firme konvinkitaj, ke dunacia ŝtato povus esti konstruita partnerece. Unu el la plej elstaraj kaj viglaj fruaj advokatoj de la dunaciismo estis Martin Buber, grandrenoma juda teologo. En 1939, mallonge post sia elmigro el Germanio al la de Britio regata Palestino, li respondis al letero de Gandhi, kiu opiniis, ke "Palestino apartenas al la araboj" kaj ke la judoj "devus fari la landon de sia naskiĝo sia hejmo". Buber malakceptis tiun ideon, sed konsentis, ke necesas interakordiĝo inter judoj kaj araboj en Palestino. Li kredis, ke judoj kaj araboj devas "disvolvi la landon kune, sen ke unu trudus sian volon al la alia". En 1947 li skribis, ke "ni priskribas nian programon kiel tiun de dunacia ŝtato – alivorte, ni celas socian strukturon bazitan sur la realo de du popoloj kunvivantaj... Jen tio, kion ni bezonas, kaj ne 'judan ŝtaton'; ĉar ia ajn nacia ŝtato en vasta, malamika ĉirkaŭaĵo povus signifi antaŭplanitan nacian sinmortigon".

Ankaŭ Hannah Arendt, konata por siaj analizoj pri la totalismo kaj faŝismo, rezistis la ekstremismon, kiu laŭ ŝia percepto estis kaptanta la cionisman movadon en 1947. En artikolo en la numero de Commentary de majo 1948, ŝi skribis: "Federacia ŝtato povus finfine esti la natura paŝoŝtono por ia pli posta, pli granda federacia strukturo en la Mezoriento kaj la Mediteranea regiono… La vera celo de la judoj en Palestino estas la konstruo de juda hejmlando. Tiu celo neniam estu foroferita al la pseŭdosuvereneco de juda ŝtato."

En la Raporto de Subkomitato 2 de la Speciala Komitato de UNO pri Palestino, tri malnetoj de solvoj por la palestina konflikto estis proponitaj. La tria solvo postulis unuecan demokratian ŝtaton en la Brita Mandato de Palestino. Alia propono, la plano de Morrison kaj Grady, estas brita propono prezentita de Herbert Morrison en julio 1946, kiu postulis federaciigon sub ĝenerala brita kuratoreco. Ambaŭ solvoj je la fino ne gajnis plimulton en la Ĝenerala Asembleo de UNO.

Post la UNO-plano de dispartigo de 1947, kiu donas realigpermeson al la duŝtata solvo, la plej multa opozicio kontraŭ la koncepto de juda ŝtato, inkluzive la dunaciismojn pleditajn de Martin Buber kaj Hannah Arendt, forvaporiĝis. Dum tiu klimatŝanĝo, Arendt kronikis ankaŭ la subitan subpremadon de disopinieco en la cionisma movado. Post 1947, la oficiala cionisma politiko estis tiu favora al "juda ŝtato".

Dunaciismo 1948-1973

Post la establo de Israelo en majo 1948, dunacia solvo iĝis plejparte neaktuala, kiam granda parto de la israela indiĝena araba loĝantaro estis relokita dum la posta konflikto. Kelkaj aspektoj de la dunacia idealo – ekzemple egalaj politikaj rajtoj por la ankoraŭ restintaj araboj – estis principe realigitaj, sed tion limigis la nepra intenco de la israela gvidantaro, ke la lando havu judajn plimulton kaj politikan gvidantaron. Sinsekvaj israelaj registaroj agadis surbaze de politiko, kiu instigis judan enmigradon en Israelon, nomatan alijah, kiu certigis judan plimulton.

Sur la araba flanko, la ideo de dunacia solvo estis kutime malakceptata de la araba nacia movado, kiu antaŭvidis malmultan profiton de ĝi; la araba gvidantaro kontraŭis, ke la propra popolo iĝu malplimulto en la lando, kiun ili rigardis sia propra. El ilia vidpunkto, la grandskala enfluado de judoj el Eŭropo kaj la Mezoriento estis giganta koloniiga projekto, kiun multaj opiniis restarigo de la mezepokaj regnoj de krucmilitistoj. La krucmilitoj estis (kaj plu estas) evento, kiu brulmarkis la araban kolektivan memoron, kiel ankaŭ ilia fino – la malvenkigo de la krucmilitistoj fare de Saladino kaj la posta forpelo de la eŭropaj setlintoj. Dunacia solvo ne estis, alivorte, io havanta precedencon en la araba historio de Palestino.

La dunacia idealo ne malaperis tute dum tiu periodo, malgraŭ la manko de apogo al ĝi, kaj ĝi akceliĝis post la kapto de la Gaza Sektoro de Egiptio kaj Cisjordanio de Jordanio dum la Sestaga Milito de 1967. La israela venko super la najbaroj estigis eŭforion en Israelo, sed kelkaj kritikaj israelaj kaj eksterlandaj observantoj rapide rekonis, ke la novaj teritorioj estas potenciala fonto de granda longperspektiva problemo.

Dum la postmilita tempo okazis ampleksa debato pri tio, kion en la sekvonta tempo fari. Ĉu aneksi la teritoriojn al Israelo? Kion en tiu kazo fari kun la palestinanoj? Ĉu doni al ili ŝtatanecon, kvankam tio signife diluus la judan plimulton en Israelo? Ĉu amase forpeli ilin, kvankam tio kostus multe al la reputacio de Israelo? Ĉu redoni la teritoriojn sub araban regadon? Kiel tiam certigi la sekurecon de Israelo? Poste, la israela ŝtato aliigis la demandon per envivigo de la pridisputata politiko de judaj setlejoj en la teritorioj, per kio "surterenaj faktoj" estis kreitaj, dum la demando pri la finfina destino de la palestinanoj restis malfermita.

La dilemo instigis kelkajn eksterlandajn apogantojn de Israelo, kiel la kampanjantan usonan ĵurnaliston I. F. Stone, revivigi la ideon de dunacia ŝtato. Tio renkontis malmulte favoran akcepton en Israelo aŭ aliloke, kaj oni tendencis prezenti la dunacian solvon ne tiom kiel eblan konfliktosolvon, kiom kiel katastrofan finrezulton, riskatan pro la politikoj de la israela ŝtato. Jam en 1973, la perspektivo de dunacia ŝtato estis uzita de elstaraj agantoj de la israela maldekstro por averti kontraŭ reteno de la teritorioj. La sekretario de Histadrut, Generalo I. Ben-Aharon, ekzemple, avertis en artikolo por Jerusalem Post de marto 1973, ke Israelo malhavus efektivan regadon super dunacia ŝtato, kaj ke israelanoj estu kontentaj havi ŝtaton, kiu jam enhavas notinde grandan araban malplimulton – Israelon mem.

Dunaciismo 1973-1979

La rezulto de la Milito de Jom Kipur en 1973 instigis al fundamenta politika repensado ene de la palestina gvidantaro. Oni ekkomprenis, ke la militforto de Israelo kaj ĝia kerne grava alianco kun Usono verŝajne malebligas venki ĝin per militaj rimedoj. En decembro 1974, la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP) deklaris, ke dunacia ŝtato estas la sola vivopova solvo por la israela-palestina konflikto. Tiu politikŝanĝo renkontis grandan konfuzon, ĉar estis la oficiala politiko de la OLP, ke Israelo estu anstataŭigita per sekulara kaj demokratia ŝtato ĉe plena revenrajto por ĉiuj delokitaj palestinanoj kaj inkluzivanta la judojn, kiuj vivis en Palestino antaŭ 1948. Per tio estus efikita la fino de la juda malplimulto en Israelo, kaj pro la sekularigo de la ŝtato ĝi malfortigus ties ekskluzive judan karakteron. Resume, dunacia ŝtato laŭ la kondiĉoj de la OLP signifus alispecan Israelon. Tiun perspektivon forte kontraŭas diversaj flankoj de la israela politiko.

Malgraŭ tio, la opozicio kontraŭ la dunaciismo ne estis absoluta. Kelkaj de la israela dekstrularo ligitaj kun la movado de setlantoj, pretis prikonsideri dunacian ŝtaton, kondiĉe, ke ĝi estu establita surbaze de cionismaj premisoj. Membroj de la Likud-registaro de Menaĥem Begin en la malfruaj 1970-aj jaroj pretis subteni la ideon, se ĝi certigus formalan israelan suverenecon en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. La stabestro de Begin, Eliahu Ben-Elissar, diris al la Washington Post en novembro 1979, ke "ni povas vivi kun ili kaj ili povas vivi kun ni. Mi preferus, ke ili estu israelaj ŝtatanoj, sed mi ne timas dunacian ŝtaton. Ĉiukaze, ĝi ĉiam estos juda ŝtato kun granda araba malplimulto."

La Studo de Friedlander kaj Goldscheider

En 1980 du profesoroj de la Hebrea Universitato, Dov Friedlander kaj Calvin Goldscheider, publikigis tre influan studon sub la titolo The Population of Israel [La loĝantaro de Israelo], kiu konkludis, ke eĉ kaze de granda plimultiĝo de juda enmigrado la alta naskokvoto ĉe araboj eroziigus la judan plimulton ene de kelkaj jardekoj. La du demografoj antaŭdiris, ke la tuta loĝantaro de Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro ampleksus 6,7 milionojn ĝis 1990, kaj proksimume 10 milionojn ĝis la jaro 2010. Tiam la juda loĝantaro povus sumiĝi je nur 45% de la tuta. Friedlander kaj Goldscheider avertis, ke konservo de la israela regado en la teritorioj finfine endanĝerigus la judan plimulton en Israelo. Ariel Ŝaron, la tiama ministro de agrikulturo en la registaro de Begin, malekcpetis tiun konkuldon; li asertis, ke judoj konsistigus 64% de la loĝantaro de Israelo-Palestino ĝis la jaro 2000, se la juda enmigrado restus ĉe la nivelo de proksimume 30.000 jare, kvankam li ne citis fontojn por tiu takso.

La konkludoj de la studo de Friedlander kaj Goldscheider baldaŭ iĝis varma politika temo inter la du ĉefaj partioj de Israelo, Likud kaj la Laborista Partio, en la parlamentaj elektoj de junio 1981. Ambaŭ partioj kontraŭis la retiriĝon al la landlimoj de antaŭ 1967 aŭ la starigon de palestina ŝtato, kaj ambaŭ subtenis la konstruadon de pli da judaj setlejoj en la teritorioj kaj la konservon de ekskluziva israela regado super Jerusalemo. Tamen, la Laborista Partio argumentis por la konstruo de setlejoj nur en regionoj, kiujn Israelo intencas teni, dum ĝi redonus la ceteron al Jordanio. La Laborista Partio estis forte kritika kontraŭ tiu propono, pretendante, ke la rezulto estos dunacia ŝtato, kio rezultigus "la finon de la cionisma strebado". Multaj sur la maldekstra flanko de la israela politiko jam avertis, ke sen pura apartiĝo disde la palestinanoj, la fina rezulto estus aŭ dunacia ŝtato per la forto de la faktoj (per kio la juda karaktero de Israelo finiĝus) aŭ "Bantustana" ŝtato laŭ la stilo de Sudafriko kun juda malplimulto, kiu trude regas senrajtigitan araban plimulton (per kio finiĝus la israela pretendo esti demokratio).

Dunaciismo 1980-2002

Sur la palestina flanko, la israela opozicio kontraŭ dunacia ŝtato kondukis al alia ŝanĝo de la starpunkto, kiu evoluis pograde ekde la malfruaj 1970-aj jaroj. La OLP retenis sian originan elektitan solvon, unusolan sekularan dunacian ŝtaton okcidente de la rivero Jordano, sed komencis alpreni la starpunkton, ke ĝi pretas akcepti apartan palestinan ŝtaton en Cisjordanio kaj Gazo sur tero, de kiu Israelo retiriĝus laŭ la preskribo de Rezolucio 242 de la Konsilio de Sekureco. Setlejoj devus esti malkonstruitaj kaj palestinaj rifuĝintoj devus rajti reveni (kaj al Israelo kaj al la nova Palestino). Tiun novan pozicion, formale alprenitan en decembro 1988, grandega plimulto de la israela publika opinio kaj ĉefaj politikaj partioj malakceptis, sed oni poste prenis ĝin kiel bazon por pacdiskutoj en la 1990-aj jaroj.

La amendo de la Ĉarto de la OLP alprenita en 1988, post la Unua Intifado, agnoskis Israelon kaj limigis la celon de la OLP al la kreo de palestina ŝtato apud Israelo. Tio indikas, ke la OLP oficiale ŝanĝis sian politikon por dunacia ŝtato al la duŝtata solvo. Intertempe estis multe da interna malakordo pri la alpreno de la unuŝtata solvo sur la palestina flanko. La Interkonsento de Oslo en 1993 altigis la esperon je duŝtata solvo, kvankam la Interkonsentojn malakceptis diversaj frakcioj sur la palestina flanko, inkluzive Hamas, la Palestina Islama Ĝihado kaj la Popola Fronto por Liberigo de Palestino. La Interkonsentojn de Oslo ambaŭ flankoj neniam plene akceptis nek plenumis. Post la Dua Intifado en 2000, multaj kredas, ke la duŝtata solvo pli kaj pli perdas sian allogecon.

Dunaciismo post 2003

Post 2003 reaktualiĝis la intereso pri la dunaciismo. Ekzemple, en 2003 akademiulo de la Novjorka Universitato, Tony Judt, verkis artikolon titolitan Israel: The Alternative en la New York Review of Books. En la artikolo, Judt taksis la duŝtatan solvon fundamente mortkondamnita kaj nefunkcipova. Ankaŭ aliaj maldekstraj ĵurnalistoj el Israelo, kiaj Haim Hanegbi kaj Daniel Gavron, alvokas la publikon fronti la realon kaj akcepti dunacian solvon. Tiu artikolo naskis furiozan amaskomunikilan ŝtormon en Britio kaj Usono. La New York Review of Books ricevis pli ol mil leterojn ĉiusemajne pri la eseo. Sur la palestina flanko similaj voĉoj estis levitaj. En 1999 Edward Said skribis en The End of the Peace Process: Oslo and After: "La problemo estas, ke palestina rajto de memdetermino en aparta ŝtato estas nefunkcipova." Pluraj altnivelaj oficialuloj de Fatah en la Palestina Aŭtonomio esprimis sin per simila retoriko, inkluzive la ĉefministron Ahmed Qurei, Hani Al-Masri. "La tempo elĉerpiĝas por duŝtata solvo" estas eldiro de Jaser Arafat citita en la brita The Guardian en intervjuo farita el sia cisjordania ĉefsidejo en 2004. Multaj politikaj analizistoj, inkluzive Omar Barghouti, kredas, ke la morto de Arafat aŭguras la bankroton de la Interkonsento de Oslo kaj la duŝtata solvo.

Hodiaŭ, la vaste konataj porparolantoj de unuŝtata solvo inkluzivas la palestinan advokaton Michael Tarazi, Jeff Halper kaj la israela verkisto Dan Gavron. Ili citas la ekspansion de la israela movado de setlantoj, precipe en Cisjordanio, kiel sintrudan pravigon de dunaciismo kaj la kreskintan nerealigeblecon de la duŝtata alternativo. Ili pledas por sekulara kaj demokratia ŝtato, dum ankoraŭ restus la judaj ĉeesto kaj kulturo en la regiono. Ili koncedas, ke tiu alternativo longperspektive erozios la revon pri juda supereco en la regadsistemo.

Post la elekto de palestina parlamento en 2006, Hamas okupis plimulton de la parlamentaj seĝoj. Hamas malakceptis principe la duŝtatan solvon. Asertante, ke "Palestino estas islama ŭakfo" (= nealienebla religia persona fondaĵo), Hamas kredas, ke "eblas, ke la membroj de la tri religioj: islamo, kristanismo kaj judismo kunekzistu en sendanĝereco kaj sekureco … nur sub la ombro de la islamo". Alfrontante la defion de Hamas, la palestina prezidanto Maĥmud Abbas alvokis en junio 2006, ke okazu multe pridisputata referendumo ĉe la palestinanoj por decidi, ĉu daŭrigi intertraktadojn por duŝtata solvo kun Israelo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj