Dunaföldvár
El Vikipedio
Dunaföldvár estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Paks. La nomo signifas: Danubo-terfortikaĵo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 111 km²
- Loĝantaro: 9140
- Poŝtkodo: 7020
- Telefonprefikso: 75
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, sur dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ la fervojo Pusztaszabolcs-Paks. La urbo havas ponton al la kontraŭa urbo Solt. Budapeŝto situas 90 km-ojn norde.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata dum la romianoj ĉe limes, havanta la nomon Annamatia. En 1132 abatejo fondiĝis. Antaŭ la turkoj fortikaĵoturo konstruiĝis, kion la turkoj plukonstruis. La hajdukoj forrabis la fortikaĵon, sed ili ne tenis ĝin.
Vidindaĵoj [redakti]
- fortikaĵoturo, kiu iĝis malliberejo, nuntempe estas muzeo
- romkatolika preĝejo de Sankta Helena el la jaro 1729
- Kapelo de Sankta Roĥo (Dunaföldvár) de 1742
Famuloj [redakti]
- en Dunaföldvár naskiĝis inĝeniero kaj mecenato Anasztáz Tomori
- en Dunaföldvár mortis hidrologia inĝeniero József Beszédes
Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando [redakti]
Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.
| Bácsföldvár | Balatonföldvár | Dunaföldvár |
| Pusztaföldvár | Tiszaföldvár | Székelyföldvár |