Dunakeszi
Dunakeszi (dunakesi) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Dunakeszi, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 32700
- Poŝtkodo: 2120
- Telefonprefikso: 27
Situo
La urbo situas en maldekstra bordo de Danubo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo, aŭtoŝoseoj M0 kaj M2 preteriras. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas. Estas pramo al Horány. Budapeŝto troviĝas 15 km.
Historio
Oni trovis restaĵojn el neolitiko, de keltoj kaj romianoj. La komunumo graviĝis ekde la 19-a j.c. En 1846 ekfunkciis la unua hungara vaportrajno inter Vác kaj Budapeŝto, kiu haltis en Dunakeszi. En 1911 ekfunkciis fervoja ripara uzino. En najbara vilaĝo Alag ekhavis ĉevalokonkursejon kaj sportan aerodromon. Tiu vilaĝo aliĝis al Dunakeszi en 1955.
Preĝejoj
- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo de 1756 en iama Keszi, en 1937 2 turoj alkonstruiĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo ĉe la uzino
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Emeriko de Hungario en iama Alag
- romkatolika kapelo omaĝe al Johano Nepomuka en iama Alag
- luterana kaj kalvinana preĝejoj
Famuloj
En Dunakeszi naskiĝis ekonomikisto Tamás Szentes.
Komunumoj de "Keszi" en Hungara reĝlando
Keszi estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Bátorkeszi | Budakeszi | Dunakeszi | Garamkeszi | Ipolykeszi | Ipolykiskeszi |
Keszi | Kiskeszi | Kőkeszi | Magyarkeszi | Marcelkeszi | Mezőkeszi |
Nagykeszi | Papkeszi | Sárkeszi | Sajókeszi | Somoskeszi | Tiszakeszi |
Ĝemelurboj
Esperanto
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.