Duncan I. Steel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duncan I. Steel
Persona informo
NomoDuncan I. Steel
Dato de naskiĝo11-a de junio 1955
NaskiĝlokoMidsomer Norton
Aĝo68
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBritio
Familio
FratoAshley Steel, Karen Steel [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
Retpaĝohttps://www.duncansteel.com/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Duncan I. Steel (naskiĝis la 11-an de junio 1955 en Midsomer Norton) estas brita astronomo, kiu loĝas nun en Aŭstralio.

Lernadoj

Li nakiĝis en kinejo de Midsomer Norton (Somerset), kie sia patro Ken Steel laboris kiel projekciisto. Li lernis en Norton Hill School inter 1966 kaj 1973, kaj en pluraj kolegioj de la Universitato de Londono : Queen Elizabeth College, University College de Londono, Queen Mary College kaj Imperial College of Science and Technology, kie li ricevis la Diplomon de Imperial College kaj Magistron pri Sciencoj.

Li poste iris en Usonon kaj, de septembro 1979 al Januaro 1982 laboris en la Laboratorio de Atmosfera Fiziko de la Universitato de Koloradio Boulder. Li pasis la tri postajn jarojn en la Universitato de Canterbury de Christchurch (Nov-Zelando), laborante je la konstruo de radaro por studi la meteorojn. Li fariĝis doktoro de filozofio en 1985.

Laboroj

Malkovritaj asteroidoj : 12
5263 Arrius 13-a de aprilo 1991
6828 Elbsteel 12-a de novembro 1990
9038 Helensteel 12-a de novembro 1990
9193 Geoffreycopland 10-a de marto 1992
9758 Dainty 13-a de aprilo 1991
9767 Midsomer Norton 10-a de marto 1992
10107 Kenny 27-a de marto 1992
16578 Essjayess 29-a de marto 1992
24734 Kareness 10-a de marto 1992
55815 Melindakim 31-a de decembro 1994
58196 Ashleyess 10-a de marto 1992
69311 Russ 21-a de aŭgusto 1992

Inter 1985 kaj 1996, li asociiĝis al la Universitato de Adelajdo (Suda Aŭstralio) kaj faris esplorojn pri la radara observo de meteoroj kaj la dinamiko de la kometoj kaj asteroidoj. En 1987 - 1988, li estis stipendiulo de la Eŭropa Kosma Agentejo en la Observatorio de Lund (Svedio). De 1990 al 1995 li laboris en la Angla-Aŭstralia Observatorio de Coonabarabran (Novsudkimrio), kie estis establita la ununura programo por malkovri kaj sekvi la apudterajn Objektojn. De 1990 al 1999, li muntis siajn proprajn societojn, tiel kiel Spaceguard Australia P/L[1].

De 1999 al 2003 li estis en la Universitato de Salford (Anglio) ; de 2004 li laboras por Ball Aerospace - Aŭstralio en Kanbero. Li estas invita sciencesploristo en la Aŭstralia Centro pri Astrobiologio de la Universitato de Novsudkimrio en Sidnejo.

Li partoprenis al enketoj pri la malgrandaj korpoj de la sunsistemo per optikaj teleskopoj, radaroj kaj teoriaj tekniko de studoj pri iliaj dinamikaj evoluoj. Inter liaj malkovroj estas la identigo de asteroido rotacianta tiel rapide, ke ĝi necese estu monolita[2], la unua identigo de eniro de kosma polvo en la teran atmosferon kaj fluo de kometdevenaj meteoroidoj kuij ŝajnas komponita el gudra organikaĵoj.

Inter 1990 kaj 1994, li malkovris 12 asteroidojn[3]. La asteroido 4713 Steel[4] estas tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. Australian Spaceguard Survey : la aŭstralia parto de internacia strebo por malkovri minacantajn asteroidojn kaj kometojn (angle)
  2. Resumo de prelego de Cambridge : 15-a de januaro 1998 - Apud-tera asteroido 1995 HM : tre longigita monolito rotacianta sub streĉo ? (angle)
  3. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  4. Asteroido 4713 Steel (de IAU Minor Planet Center) (angle)

Eksteraj ligiloj