Dundalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dundalk estas la ĉefurbo de Graflando Louth, Respubliko Irlando. En 2006 ĝi engavis ĉirkaŭ 35,100 loĝantojn.

Historio

La loko estas okupita ekde la neolitika epoko. Malfrue de la 12-a jarcento normandaj invadantoj kaptis la urbon. Dum la 17-a jarcento la urbaj muroj kaj fortikaĵoj malkonstruiĝis kaj estiĝis multe de la nuna stratoplano.

Dum la irlanda enlanda milito (1922-1923) okazis pluraj bataletoj ĉe Dundalk.

Ekonomio

Antaŭe Dundalk estis grava industria centro kaj dokejo. Tamen, post kiam Respubliko Irlando aliĝis al la Eŭropa Unio, multaj irlandaj fabrikoj fermiĝis kaj sekvis multe da senlaboreco ĉe Dundalk. Ekde 2000 la ekonomia situacio ege malplibonĝas kaj multaj internaciaj kompanioj nun havas fabrikojn en la urbo.