Dungana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dungana lingvo
Хуэйзў йүян, Huejzw jyian
Parolata en Kirgizio, Kazaĥio, Uzbekio, Taĝikio kaj Turkmenio
Regiono valo Fergana, valo Chu
Parolantoj 41.400 (2001)
Prononco [Hɤuɛjtsu jyiɑn]
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Ĉina lingvaro
Nordĉina (Mandarena)
Dungana'
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sit
  ISO 639-3 dng
v  d  r
Information icon.svg
Ĉi-artikolo entenas ĉinajn karaktrojn.

La Dungana Lingvo (Dunganoj: Хуэйзў йүян Huejzw jyian, ruse: дунганский язык ~dunganskij jazyk, Simpla-ĉine: 东干语, Tradicia-ĉine: 東干語, Pinjine: Dōnggān yǔ) estas ĉina lingvo parolata de la Dunganoj (aŭ Hui ~hŭi) de Mez-Azio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La Dunganan oni parolas unuavice en Kirgizio, kun aldonaj parolantoj en Kazaĥio, Uzbekio, kaj Rusio. La Dungana etno estas la posteuloj de rifuĝintoj el Ĉinio kiuj migris okcidenten en Mez-azion. Ĝi estas uzata en la lerneja sistemo. En la Soveta erao estis kelkaj lernejaj lernolibroj publikigitaj por studi la Dunganan lingvon, tri volumena Rusa-Dungana vortaro (14 000 vortoj), la Dungana-Rusa vortaro, filologiaj monografioj pri la lingvo kaj libroj en la Dungana. La unua Dungan-lingva ĵurnalo estis fondita en 1932; ĝi daŭre eldoniĝas hodiaŭ en semajna formo.

Laŭ la statistiko de la Sovetaj censoj de 1970 al 1989, la Dunganoj flegis la uzon de sia etna lingvo multa pli sukcese ol aliaj malplimultaj etnoj en Mez-azio; tamen, en la post-Soveta periodo la proporcio de dunganoj parolantaj la Dunganan kiel sian patrinan lingvon verŝajne krute falis.


Dunganaj parolantoj je loĝantaro
Jaro Dunganoj L1 Rusia L2 Tuteca Dungana loĝantaro Fonto
1970 36.445 (94,3%) 18.566 (48,0%) 38.644 Soveta censo
1979 49.020 (94,8%) 32.429 (62,7%) 51.694 Soveta censo
1989 65.698 (94,8%) 49.075 (70,8%) 69.323 Soveto censo
2001 41.400 (41,4%) N/a 100.000 Ethnologue


Fonologio kaj vortoprovizo[redakti | redakti fonton]

En baza strukturo kaj vortoprovizo, la Dungana lingvo ne tre malsamas de la Normĉina (Mandarina), aparte de la dialektoj de la Mandarina parolataj en la provincoj Ŝenŝjio kaj Gansuo. Simile al aliaj Ĉinaj lingvoj, la Dungana estas tona. Estas du ĉefaj dialektoj, unu kun 4 tonoj, kaj la alia, konsiderata norma, kun nur 3 tonoj.

La basilektoj (malnormaj dialektoj) de la Gansua/Ŝenŝjia Mandarina kaj la Dungana estas tre interkompreneblaj; Ĉiniaj ĵurnalistoj parolantaj en unu el tiuj Mandarinaj dialektoj raportas, ke ili povas sin komprenigi komunikante kun Dunganaj parolantoj. Tamen, eĉ je la nivelo de baza vortoprovizo, la Dungana enhavas multajn vortojn ne ekzistantajn en la modernaj Mandarinaj dialektoj, kiaj Arabaj kaj Persaj pruntvortoj, kaj aldone al arĥaika ĉina vortprovizo el la epoko de la dinastio Qing. [1]. Plue, la akrolektoj (prestiĝaj dialektoj) de la Dungana kaj la Gansua/Ŝenŝjia Mandarina jam grave diverĝis pro la tempodaŭro kaj ĉirkaŭaj influoj. Dum la 20-a jarcento, tradukistoj kaj intelektuloj prezentis multajn neologismojn kaj paŭsaĵojn en la ĉinajn lingvojn, aparte por politikaj kaj teĥnikaj konceptoj. Tamen, la Dunganoj, fortraĉitaj de la ĉefa fluo de Ĉinia intelekta interkomunikado per ortografiaj baroj, anstataŭe pruntis vortojn por tiuj samaj nocioj de la Rusa, kun kio ili kontaktiĝis pro la registaro kaj pli alta klerigado. Kiel rezulto de ĉi tiuj pruntaĵoj, la ekvivalentaj Normĉinaj terminoj ne estas larĝe sciataj aŭ komprenataj inter la Dunganoj.[2]

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]


La moderna Dungana alfabeto
А Б В Г Д Е Ё Ж Җ З И Й К Л
М Н Ң Ә О П/п Р С Т У Ў Ү Ф Х
Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я


La Dungana estas unika en tio, ke ĝi estas la sola variento de la Ĉinaj lingvoj kiu ne estas normale skribata per uzo de Ĉinaj skriboj. Originale la Dunganoj, kiuj estis Islamanaj posteuloj de la Hui (pron. hŭi), skribis sian lingvon en Arabe-bazita sistemo nomata Xiao'erjing. Sovetunio forbaris ĉiujn Arabajn skribsistemojn en la malfruaj 1920-aj jaroj, kio rezultigis Latinan ortografion. La Latina ortografio daŭris ĝis 1940, kiam la Soveta registaro promulgis la aktualan Cirile-bazitan sistemon. Xiao'erjing estas nun virtuale estingiĝinta en la Dungana socio, sed ĝi restas en limigita uzo far iuj Huiaj komunumoj en Ĉinio.

La skribsistemo estas bazita sur la norma 3-tona dialekto. Tonaj markoj aŭ numerado ne aperas en ĝeneral-cela skribado, sed estas precizigitaj en vortaroj, eĉ por pruntvortoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Nombro da libroj en la Dungana lingvo, inkluzivantaj lernolibrojn, Dungana-Rusajn kaj Rusa-Dunganajn vortarojn, Dunganan etimologian vortaron, kolektojn de popolaj rakontoj, originalan kaj tradukitan fikcion kaj poezion jam estas publikigitaj en Kirgizio. Kutimaj eldonkvantoj estis apenaŭ kelkcent ekzempleroj. Aldone estis publikigata ĵurnalo en la Dungana.

Verkoj de la Dungana poeto Yasir Shiwaza (Iasyr Shivaza) estis tradukitaj en la Rusan, la Normĉinan, kaj nombron da aliaj lingvoj, kun eldonkvantoj fojfoje multe pli grandaj ol tiuj en la originala Dungana. Anglalingvaj tradukoj de iuj el ili, kune kun la originala Dungana teksto, estas haveblaj en la libro de S. Rimsky-Korsakov (1991).

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Svetlana Rimsky-Korsakoff Dyer, "Sovetaj Dunganoj: La Ĉinaj lingvoj de Mez-Azio: alfabeto, fonologio, morfologio." Aziaj Studoj, Esplor-Instituto, Indiana Universitato, 1967. (Ne ISBN).
  • Svetlana Rimsky-Korsakoff Dyer, "Iasyr Shivaza: La Vivo kaj Verkoj de Soveta Dungana Poeto". 1991. ISBN 3-631-43963-6. (Enhavas detalan bibliografion kaj sufiĉegajn specimenojn de Shivazaj verkoj)', iuj en la originala Cirila Dungana, kvankam plejparte en specialigita transskribado, kun Angla kaj iam-iam normĉinaj tradukoj).