Dungeon Keeper 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dungeon Keeper 2

Disvolvo Bullfrog Productions
Eldoninto Electronic Arts
Distribuo GOG.com
Muziko Mark Knight
Serio Dungeon Keeper
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro Strategia
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo komputila klavaro
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Dungeon Keeper 2 estas la dua ludo de la serio Dungeon Keeper de strategiaj ludoj. Ĝi estas disvolvita de Bullfrog Productions kaj eldonita en 1999 de Electronic Arts por Vindozo. Kiel en la unua ludo, la ludanto kontrolas malbonan demonan reĝon kiu administras subteran konstruaĵaron (dungeon) kun magiaj estaĵoj kaj ĉambroj por ataki malamikojn.

La ludo konservas multajn ideojn de la originala Dungeon Keeper kaj aldonas novajn elementojn kiel ĉambroj kaj celoj. Ĝi estis disvolvita de teamo de ĉirkaŭ kvindek personoj. Versio por la PlayStation kaj sekvo, Dungeon Keeper 3, estis ankaŭ disvolvitaj sed nuligitaj.

Kritikistoj laŭdis la uzadon de artefarita intelekto en la ludo, sed kelkaj el ili ankaŭ kritikis la similecon kun la originala.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La regno de Harmonia, regita de reĝo Reginaldo, estis konstante atakita de submondaj estaĵoj, do liaj sorĉistoj disvolvis Portalan Gemon, devizo kiu malhelpas tiujn estaĵojn atingi la surfacon. Ĝi havas dudek Portalajn Gemojn kaj ĉiu el ili estis protektita de kavalira gardanto. Malbona demona batalisto, Horned Reaper (aŭ "Horny") kredas, ke li povas venki Reginaldon, do li konstruas kaj administras subterajn konstruaĵarojn por akiri la dudek Portalajn Gemojn. Li devas kunvoki mallumajn estaĵojn por venki ĉiujn el la kavaliroj kaj iliaj armeoj.