Dunlop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunlop
varomarko • automotive supplier vd
Dum 1889 - 1985
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo pneŭo
TTT Oficiala retejo
vdr

Dunlop estas unu el la plej konataj pneŭo-produktaj firmaoj, produktanta jam fine de la 19-a jarcento.

Dunlop D logo

Fondinto de la entrepreno Dunlop estis John Boyd Dunlop (1840–1921), kiu patentigis en 1888 pneŭon jun kundensita aero. Li sekvajare fondis entreprenon por produkti pneŭojn por bicikloj. Ĝi estis registrita kiel Byrne Brothers India Rubber Company en 1896, en Grand-Britio. La entrepreno ŝanĝis la nomon en 1900 al Dunlop Rubber Company Ltd. kaj ses jarojn poste komencis produkton de pneŭoj por aŭtomobiloj.

Dunlop aĉetis gumoplantejojn en la Malaja duoninsulo, por certigi la prizorgon per krudmaterialo. En 1926, la firmao Dunlop estis la plej granda agroposedanto de la Brita Imperio. La entrepreno vendis la agrojn en 1981 al malajziaj inventistoj. Samjare, la Dunlop transformiĝis al Akcia Kompanio.

Ekde 1999, la marko estas parto de la globala Sumitomo Rubber Industries.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]