Dunoma nomsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En vivoscienco, dunoma nomsistemo estas la formala metodo de nomado de la specioj. Specia nomo estas dunomo: ĝi estas formata de la kunmeto de du vortoj: la genra kaj la specia nomoj. Precizita de Karolo Lineo dum la 18a jarcento, oni parolas ankaŭ de linea sistemo. Ekzemple, Canis lupusAnthus hodgsoni estas dunomoj.

Historio de la sistemo

Grava verko de Karolo Lineo, en kiu li uzis la duvortajn nomojn.

Tournefort (en) (1656-1708), en lia Institutiones rei herbariae (1700) popoligis la uzon de la genro kaj de la specia nomo. Karl Niklaus Lang (1670-1741), en 1722, uzas unue tiun metodon en bestoscienco. Karolo Lineo (1707-1778), sveda plantisto kaj kuracisto, ekigis la dunoman nomsistemon. Li precizis aron de reguloj kiuj favorigis la uzo de la sciencistoj.

Principoj

Ĝeneralaj reguloj

Kvankam fajnaj detaloj povas esti malsamaj laŭ la vivaĵoj, la jenaj reguloj estas ĝeneralaj:

  • Laŭ la signifoj de la vortoj "duuma" kaj "dunoma" la sciencaj nomoj de ĉiuj specioj aperas kiel kombinaĵoj el du vortoj;
  • La nomoj estas rigardataj kiel latinaj, kvankam la nomoj ne necese venas el la latina. Ofte, ili devenas el nomoj de homoj, lokoj, grekaj vortoj, aŭ iu ajn alia fonto;
  • La genra nomo ĉiam estas skribita per komenca grandlitero;
  • La specia nomo ĉiam estas skribita per malgrandlitero;
  • La dunomoj estas kutime kursivaj. Fakte, la ĝi devas esti sribita en speciala tiparo, kiu distingigas ĝin disde la normala teksto: se la teksto estas jam kursiva, ĝi estas rekta. Ekzemple "Kelkaj pliaj Homo sapiens estis malkovritaj".
  • Fine, oni aldonas la nomo de la sciencisto kiu priskribis la specio, kaj la jaro. Ekzemple, Falco peregrinus Tunstall, 1771 signifas ke la sciencisto Tunstall priskribis la specio Falco peregrinus en 1771.
  • Rondaj krampoj signifas ka la specio ŝanĝis de nomo ekde la unua nomiĝo.
  • Kiam specio estas priskribata, tipaĵo devas esti doponata en sekplantaro. Tiu tipaĵo estas la nomportaĵo.

Antaŭeco

Grava regulo por la sciancaj nomoj estas la regulo de antaŭeco. Ĝi signifas ke se pluraj nomoj estis donita por la sama specio, la valida estas tiu, iu estis eldonita unue. Kompreneble, bezonas dataj limoj:

  • Species Plantarum, 1753, de Karolo Lineo, estas limo por la plantoj (krom la muskoplantoj), kaj la fungoj ĉar ili historie estis rigardataj kiel plantoj.
  • Systema Naturae, 1758 (10a eldono), de Karolo Lineo, estas la limo por la bestoj.

Kodeksoj

La reguloj pri speciaj (kaj aligradaj nomoj) estas skribitaj en kodeksoj:

  • Internacia kodekso pri bestaj nomoj[1] (International Code of Zoological Nomenclature), kies la lasta estas la kvara eldono (2000).
  • Internacia kodekso pri plantaj nomoj[2] (International Code of Botanical Nomenclature), kies la lasta estas la Kodekso de Vieno (2006)
  • Internacia kodekso pri bakteriaj nomoj[3] (International Code of Nomenclature of Bacteria), 1990.

Aliaj gradoj

  • Inter la genro kaj la specio, la nomoj estas subgenraj kaj duvortaj: genra nomo, kaj poste grada nomo, kun grandletero: ekzemple, « Boletus sect. Edules ». Edules estas subgenra nomo, kiu enhavas plurajn speciojn.
  • Sub la specioj (subspecio, varioformo), la nomoj estas subspeciaj kaj trivortaj. Tria nomo estas aldonata. Ekzemple:
    • Falco peregrinus peregrinus (besta subspecio)
    • Adenia aculeata subsp. inermis (planta subspecio)
    • Pinus nigra var. pallasiana (planta vario)

(Por simpleco, tiu listo preterlasas nomojn de priskribistoj, kiu normale estas aldonitaj.)

Ĝeneralaj konsideroj

Sciencaj nomoj estas internaciaj oficialaj nomoj por ciuj taksonoj. Ĉi-tiuj nomoj estas uzataj de sciencistoj sed ankaŭ de profesiuloj kiuj laboras pri vivuloj. Nur ĉi-tuj nomoj estas laŭleĝaj en internacia komerco.

  • Sciencaj nomoj ne estas precize latinaj nomoj. Oni priskribas novajn taksonojn latinlingve sed sciencaj nomoj estas ne nepre latinaj.

(ekde 2012 la postuloj por latina konfirmanta diagnozo aŭ priskribo estis ŝanĝitaj por permesi anglan lingvon por tiuj esencaj komponantoj de publikaĵo de nova nomo por por algoj, fungoj kaj plantoj)

Vidu ankaŭ

Referencoj