Dunsterforce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Establita en 1917, Dunsterforce estis Aliancita militmisio de malpli ol 1 000 aŭstralianoj, nov-zelandanoj, britoj, kaj kanadaj trupoj (el la mezopotamia kaj okcidenta frontoj), akompanitaj per tankoj, venintaj ekde Hamadan proksimume 350 km tra tuta Kaĝara Irano. Ĝi estis nomita kiel ĝia komandanto, la generalo Lionel Dunsterville. Ĝia misio devis kolekti informojn kaj komandi lokajn fortojn, kaj malhelpi la disvastiĝon de germana propagando. Poste Dunsterville estis taskigita preni kaj protekti la naftejojn de Bakuo. La forto estis komence prokrastita fare de 3 000 rusiaj bolŝevikaj trupoj ĉe Enzeli sed poste ĝi daŭrigis per ŝipo sur la Kaspia Maro. Tio estis la unua celo por la avancantaj turkaj fortoj kaj Dunsterforce eltenis mallongan, brutalan sieĝon en septembro 1918 antaŭ esti devigita retiriĝi.