Duobla bastamburado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Phillips malantaŭ sia frapinstrumentaro kun du bastamburoj

Duobla bastamburado estas dupieda ludotekniko je la ludo de frapinstrumentaro, kiu ebligas rapidan, pelan ritmo kaj aparte eniris metalrokon. Unuafoje ĉi tiun metodon de frapinstrumentara ludado evoluigis en la 1940-aj jaroj Louie Bellson kadre de la ĵazbandegoj.

La frapinstrumentisto ludas aŭ du bastamburojn (tamburegojn) aŭ uzas dupedalan frapilon, kiu direktas la martelojn de du pedaloj sur la felon de nur unu tamburo. Per alterna piedfrapado sur du pedaloj frapinstrumentisto povas atingi proks. duoblan frapoftecon kiel je la ludo per nur unu piedo. Aparte altaj frapoftecoj estas atingeblaj per alterna piedfrapado per piedpinto kaj kalkano de ambaŭ piedoj. Bono ekzercado ebligas rapidecojn, kiujn nekonantoj de la tekniko ofte jam ne aldordigas al homaj piedfrapoj.