Duobla spiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duobla spiono estas termino por spiono, kiu samtempe laboras por du malamikaj sekretaj servoj. Eblas diversaj konstelacioj:

  • Unuflanke eblas, ke la duobla spiono origine laboris por unu sekreta servo, sed malkovriĝis de la malamika servo kaj nun kunlaboras kun la eksa malamiko, pro timo de puno aŭ pro materiaj avantaĝoj, kaj al sia origina servo nur liveras malaltrange valorajn aŭ intence misajn informojn.
  • Aliflanke eblas konstelacio, en kiu neniu el la du sekretaj servoj scias pri la duobla agado de la spiono.
  • Teorie ebla, sed tre malofta, estas eĉ la kaŝa agado por pli ol du sekretaj servoj.

La plej multaj laboris nur favore al unu el la du sekretaj servoj, ekzemple la germano Richard Sorge nur por la sovetunia servo KGB, nur ŝajne ankaŭ por la nazia servo Abwehr.

Konataj duoblaj spionoj estis: