Duoblastria argusfazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duoblastria argusfazano
Plumoj de Argusfazano kaj de Duoblastria argusfazano (la kvara)
Plumoj de Argusfazano kaj de Duoblastria argusfazano (la kvara)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Argusianus
Specio: A. bipunctatus
Argusianus bipunctatus
(Wood, 1871)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
vdr

Mistera membro de la grupo de la fazanoj, nome Duoblastria argusfazano, Argusianus bipunctatus, estas konata nur el parto de ununura flugilplumo. Ĝi estis priskribita en 1871 el tiu plumoparto, trovata inter fazanplumaro de industrio de ĉapeloj importita al Londono.

Ties origino estis hipotezo el Javo, Indonezio axu insulo Tioman de Malajzio, pro foresto de la Argusfazano el tiuj lokoj. Parkes (1992) arde malakceptis la validecon kiel "specio" kaj argumentis, ke la Duoblastria argusfazano preskaŭ certe reprezentas mutacian formon de la Argusfazano. La IUCN, sekvante prudentan principon, listigas tiun taksonon kiel formortinta.

Kvankam la plumo estas vere tre distinga, ĝi reprezentas tre simplan diverĝon: La tute nesimetria bordobildo estas anstataŭe preskaŭ simetria kaj ambaŭ ornamas la malhelbrunan areon per sennombraj blankecaj makuletoj. La punkteco estas pli fajna ol kutime kaj la plumo probable ne estis uzebla por flugo.

Nenio simila estis konata ekde tiam, kaj ĉar la plumoparto ne estas komponaĵo de du plumoduonoj algluitaj kune sed natura specimeno, nek hoax nek falsaĵo povas esti imagita. Tamen ĉiuj spekulacioj ĉirkaŭ la plumoparto diritaj tiam ĉirkaŭ 1870 temas pri argusfazano pafita en nekonata loko kiu portis almenaŭ unu el tiaj plumoj. Eĉ se tiu unu konita individuo estis la lasta resto de malaperanta populacio, malfacile kredeblas ke nur ununura plumo estis havata el tiom nekutima specimeno de tre konata, often ĉasata kaj facile videbla birdo, kaj ke nur tiu sola plumo estis transportita kiel parto de vararo de perfekte normalaj plumoj de Argusfazano.

La plumo nun hejmas ĉe la Muzeo pri natura historio de Londono. Foto de la specimeno estas ĉe Fuller (2000:111).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]