Duokula vidkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Detalo de okulo de bubo.

Duokula vidkapablo estas vidtipo kie ambaŭ okuloj estas uzataj kune. La vorto duokula aŭ "binocular" devenas el du latinaj radikoj, nome bini por duobla, kaj oculus por okulo.[1] Havi du okulojn havigas almenaŭ kvar avantaĝojn super havi nur unu. Unue, ĝi havigas al animalo kroman okulon kaze ke unu estus damaĝata. Due, ĝi havigas pli ampleksan vidaĵon. Ezemple homoj havas maksimuman horizontalan vidanglon de proksimume 200 gradoj per du okuloj, proksimume 120 gradoj el kion faras la duokula vidkampo (vidata per ambaŭ okuloj) flanke de du unuokulaj kampoj (vidata per ununura okulo) de proksimume 40 gradoj [2] Trie ĝi havigas duokulan sumadon per kio la kapablo detekti svagajn objektojn pliboniĝas.[3] Kvare ĝi povas havigi stereopzon per kio paralakso akirita per la diversaj postenoj de la du okuloj donas precizan profundoperceptadon.[4] Tia duokula vidkapablo estas kutime akompanata de ununureco vidkapablo aŭ duokula fuzio, per kio ununura bildo estas vidata spite la fakton ke ĉiu okulo havas sian propran bildon de iu ajn objekto.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harper, D. (2001). Online etymological dictionary. Konsultita la 2an de aprilo, 2008, el http://www.etymonline.com/index.php?term=binocular
  2. Henson, D.B. (1993). Visual Fields. Oxford: Oxford University Press.
  3. (August 1973) "The psychophysical inquiry into binocular summation.", gazeto : Perception & Psychophysics, volumo : 14, numero : 1, paĝoj : 161–85. COI:10.3758/BF03198631
  4. 4,0 4,1 (1838) "Contributions to the physiology of vision.—Part the First. On some remarkable, and hitherto unobserved, phænomena of binocular vision", gazeto : Philosophical Transactions of the Royal Society of London, volumo : 128, numero : 0, paĝoj : 371–394. COI:10.1098/rstl.1838.0019