Duonarida klimato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionoj kun duonaridaj klimatoj; oranĝe, varma duonarida klimato; flave, malvarma duonarida klimato

Duon-arida klimatostep-klimato priskribas klimatajn regionojn kiuj ricevas precipitaĵon sub ebla vaporiĝ-transpiro, sed ne ekstreme. Pli preciza difino ricevas per la klimata klasifiko de Köppen kiu traktas step-klimatojn (BSk kaj BSh) kiel intermezaj inter dezertaj klimatoj (Bw) kaj humidaj klimatoj laŭ ekologiaj karakterizaĵoj kaj agrikultura potencialo. Semi-aridaj klimatoj tendencas elteni malaltan aŭ arbustaran vegetaĵaron, kaj semi-aridaj areoj kutime estas dominataj de aŭ herbojarbedoj.

Por determini ĉu loko havas duon-aridan klimaton, la precipitaĵa sojlo unue devas esti determinita. Trovi la precipitaĵan sojlon (en milimetroj) unue implikas obligante la mezan ĉiujaran temperaturon en °C por 20, poste adiciante 280 ĉu 70% aŭ pli de la totala precipitaĵo en la alta sunduono de la jaro (aprilo ĝis septembro en la Norda duonglobo, aŭ oktobro ĝis marto en la Suda), aŭ 140 aŭ 30%-70% de la totala precipitaĵo kiu estas ricevita dum la difinita periodo, aŭ 0 se malpli ol 30% de la totala precipitaĵo kiu estas tiel ricevita. Se la jarpluvo de la areo estas malpli ol la sojlo sed pli ol duono de la sojlo, ĝi estas klasifikita kiel Bs (stepoklimato).[1]

Krome, por separi "varmajn semi-aridajn klimatojn" de "malvarmaj semi-aridaj klimatoj", ekzistas tri vaste uzitaj izoterminoj: aŭ averaĝa ĉiujara temperaturo de 18 °C, aŭ averaĝa temperaturo de 0 °C aŭ −3 °C en la plej malvarma monato, tiel ke loko kun "Bs" tipa klimato kun la konvena temperaturo super izotermino estas uzita kaj klasifikita kiel "varma semi-arida" (BSh), kaj loko kun la konvena temperaturo sub la antaŭfiksita izotermino estas klasifikita kiel "malvarma semi-arida" (BSk).

Notoj

  1. Updated world map of the Koppen-Geiger climate classification.