Duoninsulo Jamalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duoninsulo Jamalo
Situo de la duoninsulo Jamalo
Situo de la duoninsulo Jamalo
Akvejo 1 Karaa Maro
Akvejo 2 Obogolfo

Geografia situo

70° 40′ 15,2″ N, 70° 8′ 12,2″ O70.6708870.13672Koordinatoj: 70° 40′ 15,2″ N, 70° 8′ 12,2″ O
Duoninsulo Jamalo (Rusio)
DEC
Duoninsulo Jamalo
Areo 120 000 km²
Satelita foto
Satelita foto
v  d  r
Information icon.svg

La Duoninsulo Jamalo (en rusa полуо́стров Яма́л) estas duoninsulo en pleja nordo de Rusio, en la Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto de nordokcidenta Siberio, kiu formas la plej nordan parton de kontinenta Eŭrazio.

Ĝi etendas ĉirkaŭ 700 km kaj kuŝas inter la Karaa Maro, la Golfo Bajdarackaja okcidente, kaj la golfo de la estuaro de la rivero Obo oriente.

Fakte estas tri sinsekvaj duoninsuloj sude de la Karaa Maro, nome de okcidento orienten Duoninsulo Jamalo, Duoninsulo Gidan kaj Duoninsulo Tajmir.

La Duoninsulo Jamalo konsistas ĉefe el ĉiamfrosta grundo kaj estas geologie tre juna loko - kelkaj areoj estas malpli da dek mil jaroj aĝaj.

Ĝi estas tradicia teritorio de boacoj.