Duoninsulo Otago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
NASA satelita foto de la Duoninsulo Otago kaj la Haveno Otago. La urbo Dunedin estas situanta ĉe la istmo sube maldekstre.

La Duoninsulo Otago estas longa, monteta terpeco formata ĉe la plej orienta parto de Dunedin, Novzelando. Ĝi estas de vulkana deveno, kaj formas muron el erozia valo kiu nune formas la lokon por la Otago Haveno. Tiu duoninsulo kuŝas sudoriente de la Otago Haveno kaj iras paralele al la ĉeftero dum 20 km, kaj maksimuma larĝo de 9 km. Ĝi estas kunigita al la ĉeftero je ties sudokcidenta pinto pere de mallarĝa istmo ĉirkaŭ 1.5 km larĝa.

La ĉeurbo de Dunedin estas en la okcidenta pinto de la duoninsulo, kaj sep urbetoj kaj komunumoj kuŝas ĉe la havena bordo. La majoritato de la lando estas dise kaj malabunda loĝata kaj okupita de deklivaj malfermaj paŝtejoj. La duoninsulo estas hejmo de multaj specioj naturaj, ĉefe marbirdoj, fokoj, kaj pingvenoj, kaj kelkaj ekoturismaj negocoj funkcias en la areo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La duoninsulo estis formata samtemoe kiel la montetoj kiu estas antaŭ la haveno, kiel parto de granda, delonge ekstingita, vulkano. Kelkaj el la pintoj de la duoninsulo, ĉefe la taŭge nomata Haveno Kono, klare montras tiujn vulkanajn originojn en sia formo. Tiuj rokoj konstruiĝis antaŭ 13 kaj 10 milionoj da jaroj.

Multo de la duoninsulo estas dekliva monteta kamparo, kun plej altaj pinktoj en Monto Charles (408 m), Harbour Cone, kaj Sandymount, New Zealand. Estas du tajdaj insuletoj ĉe la Pacifika marbordo de la duoninsulo, nome Hoopers kaj Papanui. Inter ili estas la ĉeftero de la Kabo Saunders. Najbaraj naturaj eroj estas la 250-m altaj klifoj de Lovers' Leap kaj The Chasm.