Duonmola signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Duonmola signo (majuskle Ҍ, minuskle ҍ) estas litero de la cirila alfabeto. Ĝi estas uzata en la kildina samea lingvo, tie ĝi estas la 39-a litero de la alfabeto. La litero ne signifas iun apartan sonon: ĝi nur montras la palataliĝon (moliĝon) de d, tn antaŭ la konsonanto aŭ vortofine. Oni ne miksu ĝin kun simile aspektanta litero ѣ (jato), kiu signifas tute alian sonon.